procento

*procent/o

  1. Valoro aŭ taksado, difinita rilate al la nombro cent: en la vortaro oni povus ŝanĝi nur iajn 10 procentojn (centonojn) da vortoj (Z); mi ricevas procenton de ĉiuj eldonoj (Z); en Rusujo [...] la lernejoj akceptas hebreojn nur en la nombro de 3-5 procentoj (Z); (gimnazio), en kiu apud ĉiu kristano oni akceptas unu hebreon, t.e. oni akceptas kvindek procentojn (Z); dum la tempo de la foiro la prezoj estas malaltigitaj je 20 procentoj; 5-procenta solvaĵo; alteprocenta imposto.
  1. Profito, produktata de cent monunuoj dum unu jaro: la dividendo estos 5 procentoj (5 %).
    rentumo, interezo.
  • *procentego
    1. Nenormale alta interezo: pruntedoni kontraŭ procentego (Z).
    1. Uzuro.

    RIM. La Fundamento registras procent kiel kunmetitan el 'pro' kaj 'cent'.
    elcento, pocento.
  • riparprocento
    Procento de materialo provizore neuzebla pro difekto.

    procentx


    Iel rilatitaj:

    pagx