privata

*privat/a

  1. Plenumanta nenian oficialan rolon: alveturis oficisto kun la ordono revizi la tutan gubernion [...] , kvankam li prezentas sin kiel privatan personon (Z); Sullo, rezigninte pri la diktatoreco, fariĝis privata homo; privata (ne ŝtata) oficisto, instruisto; privata sendito de la Usona Prezidanto; (analoge) privata kaso de suvereno; privataj lernejoj, institucioj; miaj Respondoj devas esti rigardataj kiel opinioj kaj konsiloj absolute privataj (Z).
  1. Rezervita al difinitaj personoj, ne publika: privata kunsido de la Akademio; privata enirejo; privata prezentado de filmo; tion mi eksciis per privata kanalo.
  1. Koncernanta nur unu personon kaj ne la aliajn: privata loĝejo (B); tiu kontrakto estas mia afero pure privata kaj privatpersona (Z); tia ĉi estas privata afero de la redaktejo (Z); vivon privatan kaŝu la muroj (Z).
  • private
    En privata maniero: mia projekto prezentas ja ne ian private faritan decidon (Z); (sciigojn) mi donas al vi ne kiel publikigotan leteron, sed nur private (Z); mi neniam prezentos mian ideon (pri hilelismo) publike, antaŭ ol ĝi private estos tute mature elprovita (Z); private mi povas diri al vi, ke [...] (Z).
  • privateco
    Eco de io privata: malrespekti la privatecon de ies vivo.
  • privatulo
    Homo sen oficiala funkcio aŭ rolo.

    privata


    Iel rilatitaj:

    aferx havx loĝx personx