pri

*pri

  • I- Prep. , signifanta 'koncerne al, rilate al, teme de' kaj uzata:
    1. Post verbo, por montri la objekton, okaze de kiu fariĝas la ago: elpensi, memori, paroli, kredi, dubi, sopiri, plori, zorgi, juri pri io (Z); trompi iun pri io; kunlabori pri la sukceso de; pri la apero terura ili al mi rakontis (Z); vi aŭdis jam pri la metamorfozo de la reĝido (Z); mi eraris pri mi mem (Z); li rezignis pri ĝi kaj pri si mem (Z); la abelreĝino kantis pri la venĝo de la floroj [...] kaj pri tio, ke eĉ malantaŭ la plej malgranda folio loĝas iu, kiu povas [...] (Z); ili babilis pri tio, kiel malfacile estas trovi manĝaĵon (Z).

    RIM. 1 Aparta uzo de 'pri' kun rilatpronomo ebligas solvi la problemon de jena malsimpla konstruo: en la tuta urbo ekzistas neniu fajrejo, pri kiu ŝi ne sciis; kio estas kuirita sur ĝi (Z); li metis Urijan sur la lokon, pri kiu li sciis, ke tie estas la plej fortaj viroj (X); ĉu vi ne manĝis de la arbo, pri kiu mi ordonis al vi, ke vi ne manĝu de ĝi? (X); tiu, pri kiu ŝi pensis, ke li nun vojaĝas tra montaroj (Z).
    1. Post adjektivo, por montri la kaŭzon aŭ okazon de la sento aŭ animstato kontenta, certa, ĝoja, konscia pri io; pri havo najbara oni estas malavara (Z).
      pro, de.
    1. Post substantivo, por montri la temon koncernatan de la ideo: havi neniun ideon pri arto; la antaŭjuĝo pri rasoj; la deklaracio pri la homaj rajtoj; traktado pri paco; komisiono pri arbitracio; rajto pri represado; atesto pri kapableco; profesoro pri retoriko; la problemo pri malarmado; la eltrovo pri kinino; la legendo pri Faŭsto; la demando pri lingvo internacia; mi havis la senton pri io falanta; pri la lupo rakonto kaj la lupo renkonte (Z); la modo pri tio pasis jam de longe (Z).
      al, de.
  • II- Memstare uzata morfemo:
  • prie
    Pri tio.
  • III- Pref. , signifanta:
    1. ke oni aplikas al difinita objekto la ideon, enhavatan laŭ absoluta senco en la simpla verbo, t.e. ke oni transitivigas netransitivan verbon: priparoli demandon; priplori infanon; prifajfi aktoron; prifriponi la popolon (Z); prilabori teron (Z); pripensi, primediti (Z); prisilenti temon; prikrii gazeton; unu kampo estis pripluvata (Z); fajra kolono prilumis al ili la vojon (Z); lian palan vizaĝon la luno prilumis.

    RIM. 2 Oni vidas per tiuj lastaj ekz-oj, ke la senco de 'pri' kelkfoje similas, tamen ne egalvaloras tiun de '-ig'; prilumi povas nur io, kio estas mem luma; ekz. 'la lampo prilumis la ĉambron' sed 'mi lumigas la ĉambron per lampo', ĉar mi ne lumas pri io, sed igas ion lumi pri io;
    1. ke la kunmetita verbo havas komplementon de pli granda amplekso ol tiu de la simpla transitiva verbo: prifalĉi kampon (Z) (Kp faldi grenon); priplanti ĝardenon (Z) (Kp planti rozujon); priĵeti iun per ŝtonoj (Z) (Kp ĵeti ŝtonojn); prikanti heroon (Z) (Kp kanti poemon); prikonstrui monton (Z) (Kp konstrui domon); prirabi la vojaĝantojn (Z) (Kp rabi brutojn); priserĉi homon (Z) (Kp serĉi ies monon); prisemi kampon (Z) (Kp semi hordeon); priskribi pejzaĝon (Kp skribi leteron); priŝteli la mastron (Kp ŝteli monujon); mi ordonos al la lokustoj primanĝi la teron (Z) (Kp manĝi rikoltojn); David prikalkulis la popolon (Z) (Kp kalkuli la homojn); li pritondis sian kapon (Kp tondi harojn); ĉiun nokton mi priverŝas mian liton (Z) (Kp verŝi larmojn);
    1. ke la kunmetita verbo havas sencon diferencan de la simpla per tio ke ĝi aludas konformecon al aludita celo: prirespondi ion (doni garantion pri) prijuĝi ion (kritiki); pritrakti ion (raporti pri), pritranĉi vinberbranĉon (Z) (tondi); ŝi ne prikalkulis sian aĝon (Z) (antaŭmezuris); la pastro pririgardu (esplorekzamenu) la infektaĵon kaj deklaru, ke ĝi estas malpura (Z); li ilin bone prifrapu (mallaŭdu) per la plumo (Z); iu kampo estos konsekrata, kiel kampo priĵurita (Z) (oferdonita).

    RIM. 3 Por ĉi tiu senco oni ofte uzas specifajn verbojn (ekz. ekzameni anst. pririgardi, molesti. anst. prifrapi k.a.).

    pri

    PMEG: [pri]

    Esprimoj

    Atesto pri lernado, pri kapableco (de instruado).
    Bedaŭre ekscii pri ies morto.
    Konservi agrablan memoron pri tio.
    La internacia "buroo" pri peziloj kaj mezuroj.
    Li ne sciis, kion fari pri sia ĉapelo.
    Ludi pri alta sumo.
    Monda Organizaĵo pri Sano.
    Ne agnoski la neerarivecon de papo pri la dogmoj.
    Porti funebron pri iu.
    Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano.
    Ĉu vi ne manĝis de la arbo, pri kiu mi ordonis al vi, ke vi ne manĝu de ĝi?

    Kelkaj kunmetaĵoj

    pri,priatenti,pridemandado,pridemandi,pridiskuti,pridisputi,pridubi,prie,prifajfi,prifalĉi,priflari,prifosado,prifosi,prifosoj,prifrapi,prifraŭdi,prifriponi,prigardi,prigrati,priinformi,priinstrua,prijuĝi,prijuĝo,prikalkuli,prikanti,prikanzoni,prikonstrui,prikrii,prilabori,prilaboriteco,prilaborlaborado,prilevi,priloĝi,prilumi,prilumiteco,primajstri,primediti,primora,primovada,prinoti,printemporulo,pripalpi,priparoli,pripeni,pripensado,pripensema,pripensi,pripentri,pripesi,priplanti,priplori,pripluki,pripluvi,prirabi,priradii,priresponda,pririgardi,prisekreti,prisemado,prisemi,priservi,priserĉi,prisilenti,priskrapi,priskriba geometrio,priskribi,priskribo,priskulpti,prisorĉi,pritondi,pritrakti,pritranĉi,privarma,priverŝi,priveti,prizorgado,prizorgi,priĝemi,priĵeti,priĵuri,priŝteli,

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    kontenta, certa, ĝoja, konscia pri io,
    koncerne al,
    rilate al
    teme de

    Ankaŭ vidu:

    prepozicio

    Iel rilatitaj:

    de koncernx prepozicix rilatx temx