presi

*pres/i (tr)

  1. Reprodukti tekston, bildojn ks, ĝenerale en multaj ekzempleroj, kaj ĝenerale per apliko de inko al papero: Kelter presis la unuajn verkojn en E.; presi floraĵojn sur ŝtofo; presi sur la verko ian numeron (Z); nun presata (anonco de eldonisto); libro presita sur malbona papero.
  1. Fari, ke io estu presita: se vi deziras presi gramatikon kaj vortaron de E. por angloj, vi povas tion ĉi fari (Z); s-ro Schmidt promesis al vi presi la 'Manfredon' en la gazeto (Z); li povas presi mian nomon sur la Revuo (Z); se la Manfred estos presata, tiam vi devas konsenti, ke mi ŝanĝu en ĝi iom la stilon (Z). [VIDU] komposti, formo, matrico, tipo.
  1. [FOTOGRAFIO] Kopii 3.
  • preso
    Ago de tiu, kiu presas: preseraro, presprovaĵo, presmetalo.
  • presa
    Rilata al presado: presa litero (Z); presa sciigo (B); la Presa E-ista Societo.
  • presado
    Reprodukto de verko per presaj literoj kaj liverado al la eldonisto: li deziras ke mi tuj komencu la presadon kaj eĉ sendis jam parton de la kostoj de presado (Z); se la aŭtoro antaŭ la presado sendus al mi la manuskripton [...] (Z); tradukanton mi povus trovi facile, se mi nur havus monon por presado (Z); kio estas permesata por presado, tio ankaŭ estas permesata por skribado (Z); ili estas nun en presado kaj eliros kredeble en la daŭro de [...] (Z).
  • presaĵo
    Io presita: la aldonita de mi presaĵo en la 'Dua Libro' (Z); poŝta tarifo por la presaĵoj.
    artikolo, broŝuro, libro, depreso.
  • presejo
    Loko, kie oni presas: sendi manuskripton al la presejo; lokoj, kie la presejoj ne havas la literojn kun signetoj (Z).
  • presigi
    Presi 2: vi povas presigi la artikolon en la fino de la numero 1.
  • presilo
    [KOMPUTIKO] Komputila eligilo por presi rezultojn surpapere. SIN. printilo: nadlara, inkŝpruciga, lasera presilo.
    eltajpdo.
  • presisto
    Homo, kies profesio estas presadi: la presisto Kelten.
  • presarto
    La arto de la presado: la 'Dia Komedio' en traduko de Peterlongo estas ĉefverko de la presarto.
  • presmaŝino
    ĉia maŝino, movata per brakforto aŭ elektra forto, destinita por presi: rotacia presmaŝino.
    platina, slaba.
  • depreso
    Tiu paperfolio, kiu eliras el la formoj de presmaŝino kun surpresita teksto: aparta depreso (Z) (artikolo el revuo ks, depresita kaj broŝurita aparte de tiu revuo ks): la 'Aldonon' estas pli bone presi nur en la gazeto, sed ne en forma de aparta depreso algluota al la broŝuro (Z); la formaton, kiun vi intencas doni al la apartaj depresoj mi akceptas (Z).
  • enpresi
    Enmeti (reklamon, artikolon ks) en gazeton, revuon ks.
  • mispresi
    Erare, malĝuste presi (vorton aŭ tekston).
  • represi
    Denove presi ion jam presitan: mi vidas ke iu nun represas miajn artikolojn pri Reformoj de 1894 (Z); 'La Esperantisto' represis la ĵus aperintan artikolon de Hodler el 'Esperanto'; represo kontraŭ la volo de la aŭtoro (Z); represo de la 'Fundamento'.
  • surpresi
    Presi tekston, ciferojn, bildon sur ekz. poŝtmarkon, por utiligi ĝin alie ol laŭ la origina celo.
  • surpreso
    Ago surpresi kaj ties rezulto: ruĝa surpreso '13 stotinkoj' (sur poŝtmarko).
  • platpreso
    Speco de litografia metodo, ĉe kiu oni uzas, kiel interan premplaton, gumofolion, por represi sur litografia ŝtono. SIN. ofseto.

    presi


    bindi.broŝuro.dediĉi.eldoni.elĉerpi.kliŝi.komposti.litografio.presi.Represita artikolo. tipografio.verki.
    artikolo. gazeto. informi. lerni. libro.

    Bildvortaro

    333 : Ofseta presado


    333-01 : principo de ofseta presado
    333-02 : humidiga meĥanismo
    333-03 : farba meĥanismo
    333-04 : presplata cilindro kun presplato
    333-05 : kaŭĉuktuka cilindro kun kaŭĉuka tuko
    333-06 : premrulo
    333-07 : presfoliego
    333-08 : interŝanĝo de foliegoj
    333-09 : faldo sur presfoliego por fiksi sur premrulo
    333-10 : foliegpresa ofsetmaŝino
    333-11 : humidigaĵujo
    333-12 : farbujo
    333-13 : presotaj foliegoj
    333-14 : ĉena eligilo
    333-15 : stoko de eligitaj presitaj foliegoj
    333-16 : rulila transportĉareto
    333-17 -32 : kvarfarbe rulaĵpresa ofsetmaŝino
    333-18 : presota paperrulaĵo
    333-19 : rulaĵtena stelo
    333-20 : alĝustigo de paperrando
    333-21 : farboruloj
    333-22 : humidigaj ruloj
    333-23 : kaŭĉuktuka cilindro
    333-24 : presplata cilindro
    333-25 -28 : farbopresaj stacioj
    333-25 : nigropresa stacio
    333-26 : turkisopresa stacio
    333-27 : lilopresa stacio
    333-28 : flavopresa stacio
    333-29 : paperbendo
    333-30 : infraruĝe sekiga forno
    333-31 : malvarmigaj ruloj
    333-32 : faldmaŝino
    333-33 : eniga funelo
    333-34 : enigaj ruloj
    333-35 : tirruloj kun strekoapartigilo
    333-36 : tranĉocilindro
    333-37 : motoro
    333-38 : kajeriga aparato
    333-39 : reguligaj ruloj
    333-40 : kolekta kaj falda cilindro
    333-42 : faldklapa cilindro
    333-43 : padelrado kun taktorado
    333-44 : eliga plato

    334 : Reliefa presado (libro- kaj gazetopresado)


    334-01 : kompostado
    334-02 : tipoŝranko
    334-03 : komposta kesto
    334-04 : fiksita presformo
    334-05 : okaza kompostaĵo (plumbotipa kompostado)
    334-06 : galeo
    334-07 : streĉfiksilo
    334-08 : presstego
    334-09 : plumba tipo (prestipo)
    334-10 : vinjeto
    334-11 : frapligno
    334-12 -34 : reliefa presado per plata presformo
    334-12 : platina presmaŝino laŭ presprincipo faco kontraŭ faco [sekco]
    334-13 : principo faco kontraŭ faco
    334-14 : papero
    334-15 : paperenigilo kaj papereligilo
    334-16 : platino
    334-17 : slabo
    334-18 : inkoruloj
    334-19 : inkiza meĥanismo
    334-20 : presformo
    334-21 : genulevila transmisiilo
    334-22 : stopcilindra presmaŝino (cilindra presilo, rapidpresilo) laŭ presprincipo faco kontraŭ cilindro
    334-23 : principo faco kontraŭ cilindro
    334-24 : papereniga tablo
    334-25 : papereniga meĥanismo
    334-26 : stoko de presota papero
    334-27 : ŝirmokrado de eniga tablo
    334-28 : prescilindro
    334-29 : presformo
    334-30 : ŝalttabulo
    334-31 : inkiza meĥanismo
    334-32 : inkoruloj
    334-33 : slabo
    334-34 : papereliga meĥanismo
    334-35 -51 : reliefa presado per ronda presformo
    334-35 : rotacia presmaŝino por gazetoj laŭ presprincipo cilindro kontraŭ cilindro
    334-36 : principo cilindro kontraŭ cilindro
    334-37 : tranĉradoj por laŭlonga tranĉo de paperbendo
    334-38 : paperbendo
    334-39 : prescilindro
    334-40 : pendolrulo
    334-41 : paperrulaĵo
    334-42 : aŭtomata rulaĵbremso
    334-43 : frontopresa meĥanismo
    334-44 : dorsopresa meĥanismo
    334-45 : inkiza meĥanismo
    334-46 : presforma cilindro
    334-47 : farbopresa meĥanismo
    334-48 : faldofunelo
    334-49 : rapidometro kun foliegnombrilo
    334-50 : faldaparato
    334-51 : trifaldita gazeto

    335 : Kavopresado aŭ heliogravura presado


    335-01 -31 : pigmenta presado, heliogravura procedo por granda eldonkvanto
    335-01 -23 : pretigo de presformo (kopiado de presŝablono)
    335-01 : prilumado de lumsentiva, gelatenizita pigmentopapero
    335-02 : vakua kopikrado
    335-03 : priluma lampo
    335-04 : punktluma lampo
    335-05 : varmoforiga funelo
    335-06 : pigmentpaper-transiga maŝino
    335-07 : polurita kuprocilindro (presformo)
    335-08 : kaŭĉuka rulo por alpremo de kopiita pigmentpapero
    335-09 : rulrivela maŝino por rivelo de pigmentpapera foliego
    335-10 : kavopresa rulo tegita per pri- lumita pigmentpapero
    335-11 : rivelkuvo kun varmeta akvo
    335-12 : rulretuŝado
    335-13 : rivelita rulo
    335-14 : retuŝisto ĉe korektado
    335-15 : acidgravura maŝino
    335-16 : gravuracida trogo
    335-17 : kopiita kavopresa rulo
    335-18 : acidgravuristo
    335-19 : diska nombrilo
    335-20 : tempumilo
    335-21 : acidgravura retuŝo
    335-22 : acidgravurita kavopresa cilindro
    335-23 : retuŝlato
    335-24 -31 : rotacia kavopresado
    335-24 : rotacia plurfarbe kavopresa maŝino por gazetoj
    335-25 : forsuĉtubo por solvenzovaporoj
    335-26 : transregebla presostacio
    335-27 : faldaparato
    335-28 : funkciiga kaj regopupitro
    335-29 : gazeteliga aparato
    335-30 : transportbendo
    335-31 : demetita gazetostoko

    Iel rilatitaj:

    akvafortx aperx artikolx artx broŝurx cenzurx gazetx informx lernx librx paperx