preskribi

preskrib/i (tr) (8)

  1. Formale kaj aŭtoritate ordoni: la Leĝo preskribas senaktivecon dum la sabato; li devas demandi per preskribitaj vortoj sian patron pri la signifo de la festo (Z); kiel estas preskribite en la libro de Moseo (X).
  1. [MEDICINO] Ordoni skribe: la medikamento, kiun mi preskribis [...] estas eble tra multekosta (Z).
  • preskribo
    1. Detala aŭtoritata ordono: ili pekis kontraŭ Viaj preskriboj (X); ili manĝis la Paskon, ne konforme al la preskribo (X); la preskriboj de la statuto de la kortumo (M).
    1. [MEDICINO] Skriba indiko de uzotaj medikamentoj kaj farotaj aŭ nefarotaj agoj: malsanulo devas obei la preskribojn de sia kuracisto.
      recepto.

    preskribx


    Iel rilatitaj:

    administracix apotekx diktx skribx