pomo

pom/o

  1. [BOTANIKO] La frukto de pomarbo, pli speciale de pomarbo 1: bereca ŝajndrupo globa aŭ preskaŭ globa, kun firma kaj sukplena karno, plurmonate konservebla, manĝata kruda aŭ kuirita, uzata i.a. por konfitaĵoj, ĵeleoj, suko kaj en la fabrikado de cidro: tablopomo; rostitaj pomoj; ĵeti al iu putrajn pomojn.
  1. Pli-malpli samforma frukto aŭ tubero de aliaj plantoj.
    sukerpomo, akaĵupomo.
  1. Objekto kun formo de pomo: la pomo (= globo) de l' okulo; [MITOLOGIO] pomo de malkonkordo (ora pomo, ĵetita al tri diinoj, Hera, Atena kaj Afrodito, kun la surskribo: 'Al la plej bela!')
  • gorĝa pomo
    [ANATOMIO] Elstaraĵo de la antaŭa parto de kolo, responda al la tireoido. SIN. Adampomo.
  • poma
    Rilata al pomo (j): poma vino, kaĉo.
  • pomata acido
    [KEMIO] Malata acido.
  • pometo
    1. Eta pomo.
    1. [ANATOMIO] ĉiu el la du elstaraj partoj de la vango sub la okulo.
      zigomo.
  • *pomujo
    1. Ujo por kolekti pomojn.
    1. Pomarbo.
  • pomacoj (ark.)
    [BOTANIKO] Eksa fam. (Pomaceae), responda al la nuna subfam. malusoideoj.
  • pomarbo
    1. [KOMUNUZO] ĉiu arbo de la g. maluso kultivata por la produktado de pomoj 1, pli speciale la doma maluso.
    1. [BOTANIKO] Maluso: sovaĝa pomarbo (SIN. sovaĝa maluso).
  • pomoideoj = malusoideoj.
  • pomologo
    [AGRIKULTURO] Fakulo pri pomologio.
  • pomologio
    [AGRIKULTURO] Tiu fako de hortikulturo, kiu speciale rilatas al la manĝeblaj fruktoj kaj kultivo de fruktarboj.
  • Adampomo
    [ANATOMIO] Gorĝa pomo.
  • akaĵupomo
    Vd akajuo.
  • dornpomo
    Frukto de daturo.
  • dornpomujo
    Daturo.
  • sukerpomo
    [BOTANIKO] Frukto de sukerpomarbo; plurobla bero aspektanta kiel ananaso, sed kun karno blanka, kremeca, tre aroma, kun aparta gusto.
  • sukerpomarbo
    [BOTANIKO] Tufarbusto (skvama anono) produktanta sukerpomon.
  • *terpomo
    1. [BOTANIKO] Plurjara herbo (tubera solano) kun subteraj stolonoj, apekse produktantaj pomgrandajn tuberojn, kun plume kunmetaj folioj kaj kun blankaj aŭ violbluaj floroj; origina el Andoj kaj tie kultivata jam de 5 000 j. a.K. , enkondukita en Eŭropon en 1570, hodiaŭ vaste kultivata (multaj kf-oj) por tuberoj amelriĉaj, tre uzataj en la homa nutrado. [VIDU] leptinotarso.
    1. [KOMUNUZO] La manĝebla tubero de terpomo 1: [KUIRARTO] bakitaj, frititaj, pufigitaj, stufitaj, fritŝveligitaj, pajle frititaj, ŝelkuiritaj terpomoj; terpoma kaĉo, pureo.
      terpomfritoj, ĉipsoj.
  • dolĉa terpomo
    Batato.

    pomo


    Buti terpomojn. Grajnoj de pomo, de vinbero. Ĵeleo el pomoj, riboj(koagulita fruktosuko).Kuiri terpomojn en ilia haŭto.terpomoj farĉitaj, stufitaj, frit-ŝveligitaj, pajle frititaj,ŝelkuiritaj.
    botaniko. deserto. frukto. hortikulturo. horto. kuiri. legomo.

    Iel rilatitaj:

    anonx arbx batatx botanikx cidrx daturx desertx florx fruktx hortikulturx hortx kuirx legomx sukerx vinx