poezio

poezi/o (1)

  1. Arto komuniki emociojn per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn regulojn: dediĉi sin al la poezio; en poezio oni ofte elizias la 'o' de la substantivo.
  1. ĉiu el la genroj, en kiu esprimiĝas tiu arto: la lirika, epika poezio; la E-a poezio.
  1. Beleco, elvokoforto de la ideoj, bildoj kaj stilo, sen depende de la metrika formo: ŝiaj leteroj estas plenaj de poezio.
  1. (ark.) = poeziaĵo: mia poezio 'Preĝo sub la verda standardo' (Z). [VIDU] poeto.
  • poezia
    1. Rilata al poezio: poezia verko, libro; poezia licenco; la poezia arto.
    1. Havanta la ecojn de la poezio, krom la formo: poezia prozo; (f) poezia temo, pentraĵo; Elizeo, poezia mondo! (Z).
  • poeziaĵo
    Versapeco, ne tre longa: sidi ĉe si kaj verki poeziaĵojn! (Z).
    poemo.
  • poezieco
    Eco de tio, kio postulus poezian esprimiĝon: ŝi profundiĝis ne en la poeziecon de la bildo, sed en la teknikon de la plenumo (Z); la poezieco de pejzaĝo, de finiĝanta amo.
  • senpoezia
    Proza, triviala, senreliefa.

    poezio


    poeziaĵo. senpoezia.
    aborta rimo. adasismo. agordo. akcenta, akcentita. akcentperdo. aliteracio. amfibraĥo. anapesto. asklepiado. asonanco. balado. bardo. bukoliko. cezuro. ĉefakcento. daktilo. distiko. ditirambo. duonakcenta. eklogo. elegio. epigramo. epopeo. eposo. flugilo. forta. gazalo. glito. hajko. harmonio. heksametro. himno. ĥorjambo. idilio. ina. interna rimo. jambo. kanzono. karambolo. limeriko. lirikisto. liriko. lirismo. longa. madrigalo. mallonga. metriko. metro. mezuro. n-amfibraĥo. n-anapesto. n-jambo. n-silabo. n-trokeo. nepura rimo. odo. pastoralo. peano. pentametro. petiko. piedo. piriko. poemo. poetiko. poeto. prozodio. pura rimo. riĉa rimo. rimaranĝo. rimaro, rimvortaro. rimbazo. rimi. rimiĝi, interrimi, kunrimi. rimo. rimoido. ritma akcentado, ritma akcento. ritmo. romanco. rondelo. senakcenta, neakcentita. skandi. soneto. spondeo. stanco. strofo. stumblo. sufiksrimo. ŝvebo. tankao. tribrako. trioleto. trobadoro. trokeo. trubaduro. versaĵo. versfarado. versi. verso. verspiedo. vira.
    aŭtoro. libro. prozo.

    Iel rilatitaj:

    Aleksandrix Apolonx aŭtorx idealx librx poemx poetx prozx salonx