plugi

*plug/i (tr)

  1. Prilabori la teron, tranĉante ĝin per speciala ilo por prepari semadon kaj kulturon: ili rigardis la malgrandan Nikon, kiu plugis per siaj kvin ĉevaloj (Z); venos tagoj, kiam la pluganto renkontiĝos kun la rikoltanto (X); ĉu ĉiutage la plugisto plugas por semado? (X); (f) vi plugas malpiaĵon, vi rikoltas malbonagojn (X).
  1. Fari longformajn truojn en io: ĉion estos plugita kiel kampo, Jerusalem fariĝos ruinaĵo (X); virbovo hufe fosas, korne plugas teron (G); la steveno plugis la ŝaŭmantajn ondojn; la vento plugis grandajn sulkojn sur la akvo (B).
  • plug (ad)o
    Ago de tiu, kiu plugas: malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem' (Z); estis la sezono de la plugado.
  • plugebla
    Tia, ke oni povas ĝin plugi: plugebla grundo.
  • plugejo
    Grundo plugita kaj ankoraŭ ne prisemita.
  • plugilo
    Aparato por plugi, tirata de homoj, bestoj aŭ maŝino: ordinara plugilo konsistas el koltro, soko kaj deŝutilo (j); forĝu el viaj plugiloj glavojn! (X).
  • plugileto
    Spato.
  • elplugi
    Eltiri el la tero per plugilo: elplugi putrajn radikojn.
  • traplugi
    Plugi 2.
  • neĝplugilo
    Aparato, simila al plugilo, kaj uzata por senneĝigi vojojn en vintro.


    Elplugi putrajn radikojn. Ili forĝos el siaj glavoj plugilojn. La plugilo tranĉas, fosas sulkojn. La ŝipo traplugis, tranĉis la maron. Nazo de plugilo, kruĉo, ŝipo, aviadilo. Ne jungu la bovon malantaŭ la plugilon ( Ne iru la fadeno antaŭ la kudrilo). Vento plugis grandajn ondojn.
    agro, agronomio, agrikulturo. fosi. grundo. iloj: ŝovelilo, spado, fosilo, plugŝovelilo. klingo. kultivi. kulturebligi. malbuligi. novalo (nekulturata, ripozanta plugtero). novalo. plugebla grundo. rikolti. semi. sulko. ŝpato. terpecigi. tranĉi.
    agrikulturo. bovo. fosi. ĝardeno. kampo. kultivi. kulturi. rikolti. tranĉi.

    Iel rilatitaj:

    agrikulturx bovx fosx kampx kultivx kulturx rikoltx skribx tranĉx ĝardenx