placo

*plac/o

  1. Libera spaco, ĉirkaŭita de domoj, en urbo aŭ vilaĝo: oni starigos statuon sur tiu placo; sur la stratoj kaj placoj mi serĉos tiun, kiun mia animo amas (X).
  1. Nuda spaco meze de surkovrita tereno: granda placo en arbaro (Z); devas esti 50 ulmoj ĉirkaŭe kiel libera placo (spaco) por la sanktejo (X).
  • placeto
    Malgranda placo: la neĝo fandiĝis, kaj montriĝis verda placeto sur la tero (Z); mi renkontadis ĝin sur la placeto de nia ŝtuparo.
  • paradplaco
    Loko, kie la trupoj faradas paradon.

    placo


    Iel rilatitaj:

    agorix agorx vojx