persisti

*persist/i (ntr)

Energie daŭrigi, malgraŭ ĉia malhelpaĵo, tion, kion oni komencis fari aŭ pensi: ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro (Z); se li persistos en la plenumado de Miaj ordonoj [...] (X); la akuzito persistas en sia neado; (f) la pluvo persistas.
insisti, obstini. [VIDU] kroĉiĝi, algluiĝi.
  • persist (ad)o
    Ago de iu, io persistanta: la persistado de la antikvaj kultoj.
  • persista
    Karakterizata de persisto: persista sendanto de peticioj; opozicio; (f) persista malbonodoro, parfumo; [MUZIKO] persista noto.
    konstanta, stabila.
  • persisteco
    Eco de tiu, kiu persistas la forto, kiun donos al ni nia konstanteco kaj persisteco (Z).
  • persistejo
    Loko en fortikaĵo aŭ en regiono, aranĝita por la lasta defendado.
  • RIM. 'persisti' akcentas la energion, 'obstini' la malcedemon.


    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj:

    daŭrx memorx