persekuti

*persekut/i (tr)

  1. Kursekvi por atingi aŭ malamike trakti: la ĉasisto persekutas leporon; rabobirdoj persekutis la kolombojn (B); li kaj liaj domanoj persekutis ilin ĝis ĥioba (X); la krimulo estis persekutata kaj kaptita; mortpersekuti cervon.
    peli, postkuri.
  1. Konstante turmentadi per severaj, maljustaj aŭ kruelaj malbonfaroj aŭ leĝoj: Mi persekutos ilin per glavo, per malsato kaj per pesto (X); Nerono persekutis la kristanojn (B); de jarcentoj la judoj estis persekutataj, sed neniam tiel abomeninde, kiel en la 20a jarcento; feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutataj pro justeco! (N); (f) la malfeliĉo persekuti min ankaŭ tie (Z).
  1. [JURO] Voki kiel akuziton antaŭ tribunalon: persekuti debitoron.
  • persekut (ad)o
    Ago de tiu, kiu persekutas: la persekutoj kontraŭ E.; [MEDICINO] deliro pri persekuto (
    manio pri persekuto); la granda persekutado de la hebreoj komenciĝis dum la krucmilitiroj (Z); religia persekutado al la herezuloj.
    linĉado, pogromo, genocido.
  • persekutanto
    Tiu, kiu persekutas: Paŭlo estis persekutanto de la unuaj kristanoj antaŭ sia konvertiĝo; pli rapidaj ol agloj de la ĉielo estis niaj persekutantoj (X); savu min de miaj persekutantoj (X).
  • persekutiĝo
    Stato de tiu, kiu estas aŭ kredas sin persekutata: vivi en konstanta persekutiĝo.
  • persekutisto
    [JURO] Oficisto, oficiale komisiita plenumi la decidojn de tribunalo.

    persekutx


    Iel rilatitaj:

    azilx delirx irx ĉasx