parazito

*parazit/o

  1. Tiu, kiu kvazaŭ profesie manĝas konstante ĉe fremda tablo, flatante aŭ distrante la gastiganton.
  1. Nenifaranto, kiu ekspluatas la laboron de aliaj.
  1. [BIOLOGIO] Estaĵo, kiu vivas sur aŭ en alia vivanta estaĵo, sin nutrante per ĝiaj sukoj aŭ ĉeloj: kuskuto estas parazito de herboj kaj pulo parazito de homo; ekstera, interna parazito.
    loĝato, mastro.
  • parazita
    1. Koncernanta la parazitojn: parazita malsano.
    1. Vivanta kiel parazito: la parazitaj klasoj de la kapitalismo; fungo parazita al arboj (parazitanta arbojn).
  • paraziti (tr)
    Vivi kiel parazito (pf): orobanko parazitas precipe herbojn; anopluro parazitas sur la haŭto de mamuloj; askarido parazitas en la intesto de mamuloj; parazitato, parazit (ant)o.
  • duonparazito
    Parazita vegetaĵo klorofilhava, do nur parte heterotrofa, kontraste kun la veraj parazitoj, senklorofilaj, tute heterotrofaj.
  • paraziteco, parazitismo
    [BIOLOGIO] Vivmaniero de parazito.
    simbiozo.
  • parazitozo
    [MEDICINO] (kn) Malsano, kaŭzata de parazito.
  • paraziticido
    Substanco, uzata por mortigi parazitojn.
  • parazitologio
    Scienco pri la animalaj kaj vegetaĵaj parazitoj.

    parazito

    Bildvortaro


    233-30 -42 : parazitoj de homoj
    233-31 : fadenvermo, askarido
    233-32 : askaridino
    233-33 : kapo
    233-34 : viraskarido
    233-35 -38 : platvermo, tenio
    233-36 : kapo, kroĉorgano
    233-37 : suĉilo
    233-38 : hokaro
    233-39 : cimo (litcimo, murcimo)
    233-40 : publaŭso, ftiro
    233-41 : vestlaŭso, vestpediko
    233-42 : pediko (hompediko)

    Iel rilatitaj:

    akantocefalx aleŭrodx amebx askaridx balantidix balantidx botritx bufagx cestodx citinx demodeksx ekologix insektx