operkulo

operkul/o

  1. [ZOOLOGIO] Tegilo, kovrilo, precipe:

a) osteca tegaĵo de la brankoj de fiŝoj;
b) korneca kovrilo de la malfermaĵo de la konko de iuj gastropodoj;
c) vaksa fermilo de la abelĉeloj plenaj de larvoj aŭ de mielo.
  1. [BOTANIKO] Kovra, malfermiĝanta kaj poste defalanta parto de iaj reproduktiĝaj organoj: de muska kapsulo, de diskomiceta asko, de piksidio (ĉe iuj florplantoj).
    klapo, valvo.

operkulo


Iel rilatitaj:

abelx fiŝx