ofte

*oft/e

Adv. , signifanta:
  1. 'multajn fojojn unu post alia': teatramanto ofte vizitas la teatron (Z); mi ofte diris, ke [...] (Z); ofte venis al mi la ideo, ke [...] ; ĉu tiu tusoskuo okazas tre ofte? Pli ofte ol hieraŭ?
    oftad/, konstante, ripete.
  1. 'en konsiderinde granda nombro de la okazoj': ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo (X); ofte mano forgesas, kion buŝo promesas (Z); en ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo (Z); slavoj ofte posedas en E. pli bonan stilon, ol (Z) [...] .
  • ofta
    Ofte okazanta: ofta festo-malplena kesto (Z); la kronika kataro de konjunktivo estas unu el la plej oftaj malsanoj (Z).
  • ofteco
    La relative granda nombro da fojoj, kiam io okazas: ĉiuj rimarkis la oftecon de liaj vizitoj; la ofteco de la sufikso 'er' estas 0,9 je mil vortoj.
  • oftiĝi
    Iĝi ofta: la kazoj de tiu malsano nuntempe oftiĝas.
  • *malofte
    1. Malmultajn fojojn: mi malofte trinkas vinon; estas bone uzadi la vorton 'je' kiel eble pli malofte (Z).
    1. En konsiderinde malgranda nombro de la okazoj: malfeliĉo malofte venas sole (Z).
  • malofta
    1. Okazanta malofte: ni havis nur maloftajn rendevuojn.
    1. Rara: malofta libro; [KEMIO] la maloftaj teroj.
  • maloftaĵo
    Raraĵo.
  • plejofte
    En la plimulto de la okazoj: plejofte silento estas konfeso.
    pleje.
  • plejoftanto
    [STATISTIKO] (pp diskreta frekvenca distribuo) La plej ofta valoro.


    ade. adverbo. Diro de vero estas ofte dangxero. frekvenco. granda nombro. konstante. Malfelicxo ofte kunigas la homojn, kaj felicxo ofte disigas ilin. multa. multajn fojojn. Ne pli ofte ol unu fojon en kvin jaroj. Plej ofte silento estas konfeso. plejofte, pleje. ripete.
    fojo. pli. ripeti. tempo.

    Iel rilatitaj:

    banalx fojx grandx konstantx kutimx pli ripetx tempx