neniu

*neniu

Morfemo uzata
  1. kiel determinanto de substantivo por signifi foreston aŭ neeston de la aĵo (j), reprezentita (j) de tiu substantivo (eĉ ne unu): neniu sanktulo estas sen makulo (Z); tie estas neniu homo nek voĉo de homo (X); sur la tuta tera globo neniu kreaĵo estas por mi tiel abomena, kiel araneo (Z); ekzistas neniu gazeto, en kiu vi ne trovus artikoleton [...] (Z); neniun helpanton plu mi deziras (B); en la teretaĝo estis neniuj fenestroj (Z); mi faros miraklojn, kiuj ekzistis ĉe neniuj gentoj (Z).
  1. samsence kun elipso de la substantivo (eĉ ne unu el neniu): el miaj lernantinoj neniu malsukcesis; kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun (Z); mi ricevis amason da leteroj, sed ankoraŭ neniun mi respondis; la elipso estas sistemece konvencia, kiam la substantivo estas homo: lando, kiun neniu trapasis, kaj kie neniu loĝis (X); en la ĉambro estis neniu, krom li (Z); troviĝis ankoraŭ neniu, kiu havus sukceson (Z); restis neniu, kiu povus regi (X); mi konas neniun en tiu ĉi urbo (Z); nesciado de leĝo neniun pravigas (Z); riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu (Z).

PMEG: [tabelvortojje -u]


du. krom.

Iel rilatitaj:

du krom