naski

*nask/i (tr)

  1. (pp ino) Eligi el si idon: jen vi estas graveda kaj vi naskos filon (X); ŝi naskis al li Zimranon (X); la katino naskis kvin idojn; Vaŝington estis naskita la 22an de Februaro (Z); kiam vi estis naskita, oni ne detranĉis vian umbilikon (X); la edzino de P. estas graveda, baldaŭ naskonta (X); kiel ni devas agi kun la naskota knabo? (X); (abs) la tempo, kiam naskas la ibeksoj (X); la filoj de Dio venis al la filinoj de la homoj kaj ĉi tiuj naskis al ili (X); (f) ili diris al ligno: vi estas mia patro, kaj al ŝtono: vi min naskis (X); mono monon naskas (Z); ŝoso naskas burĝonojn.
    akuŝi, generi.
  1. (f) Estigi (ion abstraktan): konfido naskas konfidon (Z); la peko naskas la morton (Z); amo naskas kaj subtenas la vivon (Z); naski disputojn (B), malpacon (B); tiu unua sukceso naskis multajn esperojn; vi ne scias, kion naskas la tago (X).
    krei, veki.
  1. = generi 3, estigi.
  • naska
    Rilata al nasko: naska febro; lia naska vilaĝo.
  • nasko
    Ago de tiu, kiu naskas: facila, unuafoja, antaŭtempa nasko. [VIDU] naskokvanto, naskoreguligado.
  • naskado
    Ripeta aŭ kutima nasko: senfina naskado de malfeliĉoj, de konfliktoj.
  • naskantino
    Virino, kiu naskas: mi aŭdas krion kiel de naskantino (X).
  • naskema
    Multe kaj rapide naskadanta: la kunikloj estas tre naskemaj.
  • naskigi
    Generi: aŭskultu vian patron, kiu vin naskigis (X).
  • *naskiĝi
    1. (pp ido) Esti naskata, veni en la mondon: monto gravediĝis, muso naskiĝis (Z); pereu la tago, en kiu mi naskiĝis! (X); la filo, kiu naskiĝis al vi, mortos (X); kaj de Kanaan naskiĝis Cidon (X); mi naskiĝis en Bjelostoko (Z).
    1. Havi, kiel denaskan, ian naturon aŭ econ: kiu lupo naskiĝis, vulpo ne fariĝos (Z); ne ĉiuj povas naskiĝi kukumoj! (Z); ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa (Z); homo naskiĝas por suferoj, kiel birdoj por flugado (X).
    1. (f pp io) Estiĝi: ŝi sciis, ke devas naskiĝi nova ĉielo kaj nova tero (Z); naskiĝis en li malbona intenco (Z), stranga sento (B); tiam naskiĝis granda disputo; [BOTANIKO] askosporo naskiĝas interne de asko.
      eksplodi.
  • naskiĝo
    1. Ies veno en la mondon: se la naskiĝo de homo estas produkto de bruta ekdeziro (... ) (Z); la kristanoj kalkulas la jarojn ekde la naskiĝo de Jesuo; lia tago de naskiĝo ĝuste nun estis festata (Z); per sia naskiĝo ŝi apartenis al la klaso de [...] (Z).
    1. (f) Komenco: antaŭ la naskiĝo de la mondo; tia estis la naskiĝo de la ĉielo kaj de la tero (X); la naskiĝo de la printempo.
  • naskiĝa
    Rilata al la naskiĝo: ies naskiĝa lando; [KEMIO] naskiĝanta oksigeno (oksigeno ĵus produktita de reakcio, kaj neordinare reakciema).
  • naskita
    1. Eligita el la utero: ŝi tenis en la brakoj ĵus naskitan infaneton (Z); la sango fordonita por la ankoraŭ ne naskitaj generacioj (Z); (f) la Ligo estas infano malvive naskita (Z).
    1. Devenanta per naskiĝo: naskita de princa familio; homo, naskita de virino, havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj (X); (f) se homo ne estas naskita el akvo kaj el Spirito [...] (N).
    1. Havanta, kiel denaskan, ian naturon aŭ econ: li estas naskita Anglo; ili estas naskitaj malamikoj (B); s-ino Walder, naskita Peri (en la socioj, kie la edzina nomo estas alia, ol la junulina); mi konvinkiĝis, ke ne por vilaĝa vivo mi estis naskita (G); esti naskita por la poezio, por la malfeliĉo; se oni ne estas moŝtnaskita, oni povas fariĝi nenio (Z).
  • naskito
    Tiu, kiu naskiĝis de iu: kia naskinto, tiaj naskitoj (Z); (f) ni, naskitoj de animo kaj marĉo (Z).
  • naskitaro
    Idaro de iu: via naskitaro estas kiel la herbo de la tero (X).
    posteularo.
  • naskolando, naskiĝlando (Z), naskoloko, naskotago(Z), naskiĝotago (Z), naskiĝurbo (Z)
    La naskiĝa lando, loko, tago, urbo: hodiau estas ankau ŝia naskiĝotago tial ne mankos donacoj (Z); ŝia naskotago estis ĝuste en la mezo de vintro (Z).
  • naskipova
    Kapabla naski.
    fekunda.
  • denaska
    1. Ekzistanta jam ĉe la naskiĝo: denaska blindeco, misformiĝo, instinkto.
      hereda. SIN. denaskiĝa.
    1. Tia de sia naskiĝo: denaska parolanto de lingvo, denaska esperantisto.
  • denaskiĝa
    Denaska 1: lia denaskiĝa bona humoro (Z).
  • *dunaskito
    ĉiu el la du idoj, naskitaj sekve de la sama akuŝo.
    ĝemelo.
  • kunnaskita = denaska 1.
  • misnaski (ntr)
    Aborti.
  • postnaskaĵo
    [MEDICINO] Placento kaj membranoj, kiuj estas ellasataj aŭ eltirataj post la akuŝo.
  • renaskiĝi
    1. Denove naskiĝi: la budhistoj kredas, ke post la morto ili renaskiĝos multfoje; (f) renaskiĝi en la akvo de la bapto.
    1. Denove komenciĝi: ili devis batali kontraŭ ĉiam renaskiĝantaj duboj; la renaskiĝo de la arto kaj sciencoj post la ĝermanaj invadoj. [VIDU] Renesanco.
  • trinaskito, kvarnaskito,... plurnaskito
    ĉiu el la idoj naskitaj tri, kvar,... plurope.
    ĝemelo.
  • unuenaska
    [MEDICINO] Unuafoje naskanta.
  • unuenaskita
    Naskita la unua el la filoj: li diris al mi, ke mia unuenaskita filo mortis en batalo (Z); kaj ŝi naskis sian unuenaskiton kaj ŝi ĉirkaŭvindis lin (N); la Eternulo batis ĉiun unuenaskiton en la lando Egipta (X); la rajto de unuenaskiteco (Z).
  • Budhonasko
    [BUDHISMO] Festo, celebranta la revenon de la naskotago de Gotamo la Budho.
  • frunaskito, mortnaskito, novnaskito
    Infano resp. naskiĝinta tro frue (antaŭ 8,5 monatoj da gravedeco), mortinta antaŭ ol spiri, aŭ ĵus naskiĝinta (de nur kelkaj tagoj).
  • *kristnasko, Kristnasko
    Festo (25a de Dec.), en kiu la kristanoj celebras la naskiĝon de Jesuo: kristnaska rozo (nigra heleboro).
  • ovonaska
    [ZOOLOGIO] Reproduktiĝanta per demetitaj ovoj.
  • ovovivonaska
    [ZOOLOGIO] Reproduktiĝanta per ovoj, kiuj restas en la generaj vojoj ĝis la eloviĝo: vipuro estas ovovivonaska.
  • vivonaska
    [ZOOLOGIO] Reproduktiĝanta per embrioj, kiuj disvolviĝas en utero: escepte de la kloakuloj, la mamuloj estas vivonaskaj.


    Antaŭ ol venis la akuŝistino, ŝi jam estis naskinta. Duplikato de naskiĝatesto. En doloro vi naskados infanojn. Feliĉa la ventro, kiu vin naskis. Formulo de naskiĝakto. Frunaskito. Ii naskis du infanojn per unu fojo. Ĵusnaskito Kia estas via civila stato 2 Mi naskiĝis je la . Kial mia patro faris min 2 Li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. Krio de naskantino. La lando, kiu vidis lin naskiĝi. Li estis naskita sub favora astro. Limigo de naskado. Mortnaskito. Naskita sub malbona stelo. Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon. Pli bone estus al li ne veni en la mondon; se li neniam estus naskita. Registro de naskiĝoj. Unuenaskito. Vaŝington estis naskita la 22-an de Februaro (en februaro) en la jaro mil sepcent tridek dua.
    Abortiga operacio, drogo. Akuŝa, puerpera febro. Akuŝi je ĝemeloj, je malviva infano, belan infanon. Antaŭtempa akuŝo. Artefarita fekundigo de virino. Benita estu la frukto de via ventro. Cezara operacio. Datreveno. Demografio. Dilatiĝo de vagino ĉe la akuŝo. Embrio. Feliĉa akuŝo. Feto. Forcepso. Fruktoportado estas beno. Ginekologio. Graveda de tri monato, je ĝemeloj. Gravedeco ofte donas la naŭzon. Ĝemela simileco. Ĝemeloj veraj, falsaj. Inkubatoro. Koncipi. Kontraŭkoncipaĵo. La abortigo estas permesata en pluraj landoj. La ekdeziroj de gravedulino. La infano prezentiĝis malĝuste. Malfeliĉa akuŝo. Maltusanismo. Obstetrika traŭmatismo. Obstetriko. Ovolo. Preventilo (kondomo). Puga prezentiĝo. Spermatozoo. Steriligado.
    aĝo. familio. religio.

    Iel rilatitaj:

    -id -in Bet-Leĥemx abortx akuŝx astrx avx aĝx donx estigx estx eventx familix farx filx infanx komencx lokx operacix ovx patrx pensx religix scix seksx tagx terx traŭmatx