mutacio

mutaci/o

[BIOLOGIO] Subita ŝanĝiĝo de geno, de la strukturo de kromosomo aŭ de la nombro de kromosomoj, kiu iufoje manifestiĝas per ŝanĝiĝo de la responda (j) hereda(j) karaktero(j): mutacioj okazas ĉefe pro ŝanĝiĝo de DNA: breĉo en iu parto, enŝovo de fremda DNA, duoblado, inversiĝo ktp; punkta mutacio (ŝanĝiĝo de nur unu nukleobazo); enŝova, foriga mutacio (aldono, resp. forpreno de peco de DNA); fazmutacio (ŝanĝiĝo de la fazo de la kodonoj pro aldono aŭ forigo de bazoj, kies nombro ne estas oblo de 3).
translokiĝo.
  • mutacii (ntr)
    ŝanĝiĝi pro mutacio: geno mutacias.
  • mutaciinto
    Mutaciinta geno.
  • mutaciulo
    ĉelo aŭ vivulo, karakterizata de mutaciinta geno.
  • mutaciigi
    Estigi mutacion: iuj kemiaĵoj kaj radiadoj estas mutaciigaj.
  • mutaciismo
    Doktrino, kiu klarigas la evoluon de la vivuloj per mutacioj.
    darvinismo, lamarkismo, transformismo.
  • retromutacio
    [BIOLOGIO] Mutacio de jam mutaciinta geno, kies efiko estas reveno al la normala geno.
  • transmutacio
    [KEMIO] Transito de unu kemia elemento en alian: la radioaktiva transmutacio de radiumo en radonon.
  • transmutacii
    [KEMIO] (pp elemento) Transiĝi en alian elementon.
  • transmutaciigi
    Transformi unu kemian elementon en alian: la alkemiistoj esperis transmutaciigi plumbon en oron.

    mutacix


    Iel rilatitaj:

    formx