lupo

*lup/o

[ZOOLOGIO] Sovaĝa rabobesto (Canis lupus lupus) el la g. kaniso, similanta altkruran hundon kaj vivanta en arbaroj: lupo hurlas, ululas; lupo el la stepo ilin prirabos (X); (f) ne elvoku lupon el la arbaro (Z); gardu vin kontraŭ tiuj lupoj, kiuj metis sur sin felon de ŝafido! (Z) (por vin trompi); oni lin konas kiel blankan lupon (Z) (li estas konata de ĉiuj); lupfantomo.
  • lupa
    1. Rilata al lupo.
    1. Kruela, kiel konduto de lupo.
  • lupino
    Ino de lupo: la lupino, kiu mamnutris Remon kaj Romulon.
  • prerilupo
    Kojoto.

    lupo

    REVO: [lupo]
    Donu al la lupo iom, ĝi postulos ĉiom.Inter lupoj, kriu lupe.La lupino, kiu mamnutris Remon kaj Romulon.Lupo lupon ne manĝas.Ne enlasu lupon en la ŝafejon.Ne ĉio griza estas lupo.Oni konas lin kiel blankan lupon.
    besto

    Iel rilatitaj:

    bestx bojx hundx ŝafx