lotuso

lotus/o

  1. [BOTANIKO] G. (Lotus el fabacoj) de plantoj-unu- kaj plur-jaraj herboj kaj kelkaj arbustetoj-kun trifolieraj, dustipulaj folioj, kun pedunklaj, flavaj, blankaj aŭ ruĝaj floroj unuopaj aŭ en umbelo, kaj kun plursemaj, cilindraj guŝoj; ĉ. 100 sp-oj el la mezvarmaj regionoj de la N hemisfero.
  1. [KOMUNUZO] Tri akvoplantoj de la g-oj nelumbo kaj nimfeo, gravaj en la antikva arto egipta kaj hinda: Hindia lotuso, blanka Egiptia lotuso, blua Egiptia lotuso.
  1. [MITOLOGIO] Frukto, kiu laŭ greka legendo forgesigis la patrolandon al la homoj, kiuj ĝin manĝis.
  1. [BOTANIKO] Sp. de zizifo (lotusozizifo) el N Afriko kaj S Eŭropo, dorna trunkarbusto, kun flavaj, preskaŭ globaj fruktoj, al kiu oni atribuas lotuson 3. SIN. lotusarbusto, lotusozizifo.
  • Hindia lotuso
    Hindia nelumbo.
  • Egiptia lotuso
    Blanka aŭ blua Egiptia lotuso.
  • blanka Egiptia lotuso
    Lotusnimfeo.
  • blua Egiptia lotuso
    Blua nimfeo.
  • lotusarbusto
    Lotuso 4.

    lotuso


    Iel rilatitaj:

    folix