lojala

lojal/a (1)

  1. Fidela al la estro, la reĝo, la registaro: la lojalaj trupoj; lojala ministro.
  1. Aganta konforme al tio, kion postulas la honoro, sincereco, fideleco al la promesoj: mi rimarkis, ke oni atendas de mi ion pli ol mi laŭ miaj konvinkoj kaj en lojala maniero povas doni (Z); partopreni en la kongreso ĉiu Idisto havas la rajton, se li nur lojale submetas sin al la regularo (Z); aranĝi lojalajn elektojn; la propono (pri ŝanĝoj) devas esti farata ne per atakado kaj subfosado, sed pace kaj lojale (Z).
    honesta.
  • mallojala
    Malfidela al la regantaj instancoj aŭ al la leĝo de honoro.
    perfida.

    lojalx


    Iel rilatitaj:

    amx bravx ĝustx