liveri

*liver/i (tr)

  1. Havigi al aĉetanto la postulitajn varojn: ĉiun kanajlan komerciston mi imposte devigos, ke li liveru po tri pudoj da vakso (Z); liverota en la kuranta monato, plej malfrue en Januaro; liveri krudmaterialon al fabriko, viandon al armeo (B); liveri ĝis la domo de iu (Z); (ironie) fiŝistino, kiu liveras la insultajn vortojn al tri estimataj gazetoj (Z).
    provizo. [VIDU] liveraŭto, livertempo.
  1. Transdoni en ies posedon: liveri al iu dokumentojn (B); liveru nur panon, manĝontoj sin trovos (Z); liveri monhelpon al amiko.
  1. (f, io) Havigi, disponigi al iu: neĝo liveras akvon al la kampoj (Z); brando liveras vivigan varmon al lia organismo (Z); la farmbieno liveris pli kaj pli multajn ĉagrenojn (Z); la riĉaĵoj ne liveras la feliĉon (Z); tio liveras bonan rimedon por eviti gripon; la U.V. liveras la radikojn nudaj.
  • liverado
    Ago de tiu, kiu liveras: ili estis devigitaj al liverado de grandaj grenkvantoj.
  • liveraĵo
    Tio, kio devas esti liverita: la liveraĵo malfruiĝis.
  • liveranto
    Tiu, kiu havigas varojn laŭ interkonsentitaj kondiĉoj: liveranto de la kortego (Z).
    peranto.

    liveri


    Iel rilatitaj:

    aĉetx aŭtomobilx havigx havx laktx pagx prezentx tempx