lilio

*lili/o

  1. [BOTANIKO] G. (Lilium el liliacoj) de altaj herboj kun skvama bulbo, kun ĝenerale lancet- aŭ liniformaj folioj, kun trinombraj, okulfrape koloraj aŭ blankaj floroj, havantaj longajn, okulfrapajn stamenojn po ses; ĉ. 100 sp-oj, N-hemisferaj, multaj pororname kultivataj: blankflora lilio estas simbolo de pureco.
    martagono.
  1. [HERALDIKO] Figuro de stiligita floro, simila al flava irido: en la blazono de la francaj reĝoj staras tri lilioj.
  1. [KOMUNUZO] ĉiu plantospeco, floro aŭ bulbo, parenca aŭ pli-malpli simila al lilio 1: la lilio de ŝaron (X).
  • Lilio
    Virina nomo.
  • lilia
    Delikate blanka, kiel lilio: ĉirkaŭpreni vian lilian koleton! (Z).
  • liliacoj
    [BOTANIKO] Fam. (Liliaceae) de unukotiledonaj plantoj-plejparte plurjaraj herboj-kun regulaj floroj, ĝenerale 3-nombraj kaj 6-tepalaj, kaj kun kapsuloj, malofte beroj; ĉ. 400 sp-oj el 10 g-oj, i.a. lilio, fritilario, gageo, tulipo.
  • RIM. Multaj g-oj, ekz. agavo, aliumo, amarilido, asparago, hemerokalido, hiacinto, ornitogalo, estis ekskluditaj el la liliacoj.
  • liliopsidoj
    [BOTANIKO] Klaso (Liliopsida) de angiospermoj. SIN. unukotiledonoj.
  • akvolilio
    Nimfeo aŭ nufaro: blanka akvolilio (SIN. blanka nimfeo), flava akvolilio (SIN. flava nufaro).
  • marlilio
    Mara pankratio.
  • taglilio
    Hemerokalido: [KUIRARTO] fritaĵo el floroj de taglilioj.

    lilio


    Iel rilatitaj:

    bulbx florx herbx legomx tagx