liki

lik/i (ntr)

  1. Tralasi likvon, pp ujo, kies parieto fendetiĝis pro akcidento eluzado ks: likas kaldrono, tubo, vazo.
  1. [ŜIPOJ] Enlasi akvon, pp ŝipo, kies kareno estas ial difektita.
  1. [ELEKTRO] Ellasi elektran kurenton al la tero pro difektiĝo de la konduktiloj.
  • liko
    1. Difektita loko, kie likas la koncerna objekto.
    1. [ŜIPOJ] Fendo aŭ truo en ŝipmuro sub la akvolinio, tra kiu povas enflui akvo.
  • likado
    Stato de io likanta.
  • likimuna
    [ŜIPOJ] Tiel konstruita, ke ĝi ne povas esti penetrata de akvo: likimuna septo.
  • tralikiĝi
    Trairi tra liko: (f) la sekreto iel tralikiĝis.
  • fulmlikejo
    [ELEKTRO] Aranĝaĵo, per kiu elektro povas elflui el drato aŭ transsenda lineo teren, kiam la tensio tro altiĝas.

    liki


    Iel rilatitaj:

    akvx aŭtomobilx elektrx gasx