leporo

*lepor/o

[ZOOLOGIO] G. (Lepus) de mamuloj el la ordo de leporuloj, kun longaj oreloj kaj longaj postaj kruroj, pro kio ili povas rapide saltkuri; kuŝas en tersurfaca kavo: kiu ĉasas du leporojn kaptas neniun (Z) ( [VIDU] ŝtono); pafi samtempe du leporojn (atingi du rezultojn); fortoj leporaj kaj kapricoj sinjoraj (Z) ( [VIDU] okulo).
kuniklo.
  • Patagonia leporo
    Patagonio dolikoto.
  • leporaĵo
    [KUIRARTO] Manĝaĵo farita el leporo: stufita leporaĵo (raguo).
  • leporuloj
    Ordo (Lagomorpha) de mamuloj supraĵe similaj al ronĝuloj, sed kun kvar incizivoj (du malgrandaj malantaŭ la du grandaj) en la supra makzelo, al kiu apartenas leporo kaj kuniklo.
  • forlepori
    (fm) Rapidege forkuri.
  • tegmentleporo
    (fm) Migra kato.

    leporo

    REVO: [leporo]
    Kiu ĉasas du leporojn kaptas neniun.Pafi samtempe du leporojn (atingi du rezultatojn) = Bati du muŝojn perunu bato.
    besto

    Iel rilatitaj:

    barzojx bestx biglx hundx kaptx katx kuniklx