lato

lat/o (4)

Longa, mallarĝa kaj maldika peco de ligno, uzata en konstruado, speciale kiel subtenilo de gipso aŭ kiel materialo por ĵaluzioj, malpezaj bariloj ks: supre sur latoj kaj stangoj sidis ĉirkaŭ cent kolomboj (Z); latkurteno, latreto; latŝutro (SIN. persieno).
  • lati
    Garni per latoj: lati la ĉevronojn de tegmento.
  • lataĵo
    Aro da latoj kunnajlitaj, destinitaj ricevi gipsan ŝmiraĵon aŭ alian kovron: septo el lataĵo.

    Iel rilatitaj:

    konstrux