lamenti

lament/i (ntr) (4)

Longe plendi, vekriante aŭ ĝemante: mi perdis la saĝon! lamentis la pastro!; oni ne lamentos pri li: 'Ho ve, mia frato!' (X).
  • lamenta
    Esprimanta lamenton: plendi per lamenta voĉo (B).
  • lament (ad)o
    Ago de tiu, kiu lamentas: sur ĝi (la skribrulaĵo) estis skribitaj lamentoj, ĝemoj kaj veoj (X); la kantoj de la palacoj fariĝos lamentoj (X); granda lamentado el la lando de la ĥaldeoj (X); la Lamentadoj (katolika nomo de la Plorkantoj de Jeremio).
  • lamentinda
    Tia, ke oni devas lamenti pri ĝi: lamentinda sorto de juna mortintino.

    lamentx


    Iel rilatitaj:

    parolx