kvar

*kvar

  1. Numeralo, esprimanta la nombron post 3 en la serio de la entjeroj (4, IV): unu, du, tri, kvar, kaj finita la far'! (Z); la kvar elementoj de la antikva scienco: aero, akvo, fajro, tero; la kvar sezonoj; la kvar operacioj: adicio, subtraho, multipliko, divido; la kvar anguloj de la mondo; la kvar ĉinaj klasikaĵoj; la kvar piedoj de ĉevalo (Z); ŝi havas spriton kiel kvar (Z).
    tetra/.
  1. Nomo de la cifero 4.
  • kvara
    Vicmontra numeralo, signifanta, ke la koncernataĵo venas post tri antaŭaj: tri aferoj estas nekompreneblaj por mi, kaj kvaran mi ne scias (X); la kvara volumo de la Fabeloj de Andersen; Henriko la kvara; la kvara de Julio (Usona festo, memoriganta la Deklaron pri Sendependeco).
  • kvare
    En la kvara loko de elnombrado.
  • kvaro
    1. Aro de kvar aferoj aŭ personoj: kvaro da kartludantoj; trefa, kera kvaro; la Kvaro por la Kvara (loka komitato por la 4a UK en Dresdeno).
    1. La nombro aŭ la cifero 4: li alportis hejmen jam ne... 'duon', sed 'kvaron' ! (Z).
      kvarteto.
  • kvarilo
    [STATISTIKO] (pp finia vico de nombroj) Nombro tia, ke unu, du aŭ tri kvaronoj de la nombroj malsuperas ĝin; oni tiam parolas pri la unua, dua, resp. tria kvarilo.
    mediano, dekilo, centilo, plurilo.
  • kvariliono
    Unu miliono da triilionoj (10²ç).
  • kvarobla
    1. Prezentanta nombron aŭ kvanton, kiu estas al alia kiel kvar al unu: post la devalutiĝo la prezoj fariĝis kvaroblaj; rikolto kvarobla je la antaŭa.
    1. Konsistanta el kvar partoj: kvarobla jungitaro, fadeno.
  • kvaroble
    1. Multiplikite per 4: kvaroble tri estas dekdu; fariĝi kvaroble pli riĉa; pro la ŝafeto li repagu kvaroble (X).
    1. En kvarobla maniero: kvaroble faldi paperfolion.
  • kvarobligi
    Fari, ke io estu kvarobla: kvarobligi sian ludmonon.
  • *kvarono
    1. ĉiu el la egalaj partoj de tuto: kvarono de horo (15 min.); kvarono de jaro (3 monatoj): kvarono de litro; (f) en tri kvaronoj de la okazoj (tre ofte).
    1. [MUZIKO] Noto, signita per nigra punkto kun tigo, sen vosto, kaj valoranta la kvaronon de plena noto.

    RIM. 'kvaron' estas pref-e uzata ĉe kelkaj vortoj: kvaronhoro, kvaronjaro (trimestro), apud la pli regulaj horkvarono, jarkvarono.
  • kvaronigi
    Dividi en egalajn partojn.
  • kvaropo
    Grupo de kvar personoj aŭ objektoj: kvaropo da asoj; kvaropa serio da kartoj; kvarope promeni; kvaropa koncerto (B).
  • kvaropismo
    [BELETRO] Tendenco en la E-a poezio, kies majstroj estis i.a. Auld kaj Rossetti (el la poemaro Kvaropo).
  • kvarteto (Z)
    1. Verko por kvar voĉoj aŭ kvar instrumentoj.
    1. Grupo de personoj, kiuj kantas aŭ ludas tian verkon.
  • trikvarone
    1. Tiel ke la rezulto prezentas la tri kvaronojn de la tuto: trikvarone pagi sian ŝuldon.
    1. (f) Plej grandparte: la urbo forbrulis trikvarone.
    1. [BELARTOJ] Kun pozicio meza inter fronte kaj profile: pentri virinon trikvarone.

    kvar

    PMEG: [nombroj]



    dimensio. kalkuli. kvanto. matematiko. mezuri. nombro. ordo. pli. prezo.

    Iel rilatitaj:

    cent dimensix kalkulx kvantx matematikx mezurx nombrx ordx plx prezx