kurento

kurent/o (8)

[FIZIKO] Fluo de elektro pasanta tra konduktilo: kontinua kurento (fluanta konstante tra cirkvito en la sama direkto kun intenso konstanta); alterna kurento (karakterizata de rapida sinsekvo de pozitivaj kaj negativaj alternancoj, dum kiuj la kurento trafluas tien kaj reen); altfrekvenca kurento (alterna kurento, kies frekvenco superas 10 kilohercojn); aga kurento (komponanto de sinuseca alterna kurento samfaza kun la elektromova forto aŭ tensio); neaga kurento (komponanto de sinuseca alterna kurento kvadratura kun la elektromova forto aŭ tensio); magnetiga kurento (kiu estas necesa por produkti magnetan flukson en maŝino aŭ aparato); rektifita kurento (tia, ke de alterna kurento la negativaj alternancoj estas aŭ nuligitaj aŭ pozitivigitaj). [VIDU] kurentintenso, kurentkulmino.
  • kirlokurento
    [FIZIKO] Cirkla moviĝo de elektraj ŝargoj en konduktanto kaŭzata de ties moviĝo tra magneta kampo.
  • vokkurento
    [TELEKOMUNIKOJ] Alterna kurento, elsendata de telefoncentralo, por alvoki abonanton.

    kurentx


    Iel rilatitaj:

    Amperx admitancx alternx belx biasx cirkvitx derivx elektrx flux