kubuto

*kubut/o

  1. [ANATOMIO] (cubitus) Ekstera, malantaŭa parto de la artiko de la humero kaj de la ulno, inter la brako kaj la antaŭbrako: ŝi havis ĉiam kontuzitajn kubutojn (Z); apogi sin sur la kubutoj (B); kubutapoge; puŝi iun per la kubuto; [ARMEOJ] intertuŝi la kubutojn (en densaj vicoj); (analoge) jako eluzita ĉe la kubutoj; (f) havi kubutliberecon (esti libera pri siaj movoj aŭ iniciatoj).
    genuo.
  1. [TEKNIKOJ] Parto de objekto, kun analoga formo: kubuto de tubo, de vojo; kubutborilo.
  • kubuta
    Rilata al kubuto: kubuta doloro; kubuta artiko (articulatio cubiti).

    kubuto


    Iel rilatitaj:

    brakx korpx riverx