korbo

*korb/o

Portebla ujo el kunplektitaj salikvergetoj, bastorubandoj, pajlaj aŭ junkaj trunketoj, metalfadenoj ks, por enteni diversajn objektojn: korbo por pano, fiŝoj; mi vidis korbon kun maturaj fruktoj (X); por tro laŭdataj fragoj ne iru kun granda korbo (Z); pano estas alportita, korbo estu forĵetita (Z) (ni ne plu bezonas tiun, kiu jam faris al ni servon).
  • korbaĵo
    Faritaĵo el interplektitaj vergoj: vendisto de korbaĵoj.
  • korbeto
    Malgranda korbo: korbeto plena de foroj (Z); korbeto por kudrilaro.
  • abelkorbo
    Malnovforma abelujo.
  • bazarkorbo (Z)
    Korbo kun anso, kiun oni uzas por aĉeti en bazaro.
  • brustokorbo
    [ANATOMIO] Brustokaĝo.
  • dekantkorbo
    [KUIRARTO] Korbsimila ujo, metala aŭ ligna, en kiu la vinbotelo kuŝas preskaŭ horizontale por eviti movi la sedimenton.
  • dorsokorbo
    Korbo, portata sur la dorso, ekz. de berkolektistoj.
  • litkorbo
    Malpeza altranda lito por transporti bebon.
  • manĝaĵkorbo
    Korbo, en kiu oni kunportas sian manĝon: malriĉeco sidis en la manĝajkorbo (Z).
  • paperkorbo
    Korbo por la forĵetotaj paperoj.
  • rulkorbo
    Kvarrada ujo, uzata por transporti aĉetitajn varojn en memserva magazeno.
  • suĉkorbo
    Korboforma skatolo, fiksita kiel filtrilo ĉe la fino de tubo.
  • terkorbo
    Gabio.
  • ventumkorbo
    Preskaŭ plata korbo, per kiu oni ventumas la grenon.

    korbo


    Brustokorbo.fasĉinogabioĵeti en la paperkorbon.korbopilko.rubosalikvegetojujo
    letero. sporto. uj.

    Bildvortaro

    289 : Korbisto (korboplektisto)


    289-01 -40 : korbofarejo (korboplektejo)
    289-01 -4 : plektomanieroj
    289-01 : torda plekto
    289-02 : kruca plekto
    289-03 : oblikva plekto
    289-04 : simpla plekto
    289-05 : veftovergo
    289-06 : varpovergo
    289-07 : plektostablo
    289-08 : varpolato
    289-09 : latfiksa truo
    289-10 : subtenilo de plektostablo
    289-11 : lignobenda korbo
    289-12 : lignobendo
    289-13 : trempokuvo
    289-14 : vimenaj veftovergoj
    289-16 : plektita korbo
    289-17 : bordero
    289-18 : flankoplektaĵo
    289-19 : stelplektaĵa fundo
    289-21 : fundokruco
    289-22 -24 : surframa plektado
    289-22 : framo
    289-23 : finaĵo
    289-24 : varpovergo
    289-25 : korboskeleto
    289-25 : vimenaj varpovergoj
    289-26 : herbo
    289-27 : kano
    289-28 : junko
    289-29 : rafio (basto)
    289-30 : pajlo
    289-31 : bambuo
    289-32 : rotango
    289-33 : korbisto, korboplektisto
    289-34 : kurbigilo
    289-35 : fendilo
    289-36 : frapilo
    289-37 : tranĉtenajlo
    289-38 : senŝeligilo
    289-39 : varpverga aŭ korbista rabotilo
    289-40 : arkosegilo

    Iel rilatitaj:

    -uj basketbalx leterx litx pilkx sakx sportx