kontuzi

*kontuz/i (tr)

Pli-malpli profunde lezi la korpon per neakra objekto, tiel ke estiĝas hemoragio, kiu infiltriĝas en la histojn: la knabeto sin kontuzis falante; la bastono kontuzis al li la kapon; kontuzitaj kubutoj (Z); (f) mia sento pri justo estis profunde kontuzita.
  • kontuzo
    Lezo per neakra objekto: kontuzmakulo, kontuzvundo.
  • kontuzaĵo
    Korpoparto kontuzita, ĝenerale poste bluiĝanta.
  • kontuzanta
    Tia, ke ĝi lezas per dispremo: kontuzanta objekto (ekz. klabo, martelo ks).
  • kontuziĝi
    Ricevi kontuzon.

    Iel rilatitaj:

    atricix