kontribui

kontribu/i (ntr) (3)

  1. (iu) Alporti sian parton al komuna laboro aŭ ofero: ĉiu civitano devas kontribui al la publikaj kostoj; kontribui por ia verko, por ia fondo; mi ankaŭ devas peni iom kontribui al la solenaĵoj (Z); kontribui per bela ero en la programo; tiu lando kontribuis al la E-a movado per multaj iniciativoj.
    kontingenti, kotizi, kunhelpi, kunlabori.
  1. (io) Esti unu el pluraj elementoj, el kiuj ĉiu speciale utilas por komuna rezulto: lia kuraĝo kontribuis al la venko; tio multe povus kontribui al la interpopola repaciĝo; pentrinda lago kontribuas al la romantikeco de la loko.
    kunefiki.
  • kontribuaĵo
    Tio, per kio iu kontribuas: en la nuna numero la leganto trovos kelkajn el la kontribuaĵoj, ricevitaj en la literatura konkurso.
  • kontribuanto
    Tiu, kiu regule kontribuas al verko, gazeto ks.
  • RIM. 'Kunlaborado' estas pli daŭra, pli grava kaj pli intima ol 'kontribuado'; 'kontribui 'insistas pli pri la komuna celo, 'kontingenti' pri propra aparta partopreno.

    kontribux


    Iel rilatitaj:

    donx