konkurso

*konkurs/o

  1. Antaŭaranĝita batalo inter konkurantoj, laŭ difinitaj reguloj kaj rekompencoj, kun juĝantaro el aparte elektitaj personoj: konkurso inter lernantoj de E.; konkurso de saltado (Z); malfermi konkurson por tri vakantaj postenoj; konkurso pri beleco; la belartaj konkursoj de la Universalaj Kongresoj; briĝa konkurso; stari ekster konkurso (pro tro oftaj venkoj).
    turniro.
  1. (ark.) Konkuro.
  • konkursa
    Rilata al, bazita sur konkurso: konkursaj kondiĉoj; konkursa remboato; konkursa ekzameno (B), premio (Z).
  • konkursi (ntr)
    Partopreni en konkurso: povas konkursi nur personoj virseksaj.
  • artkonkurso, ĉevalkonkurso, kurkonkurso, remkonkurso
    Konkurso pri tiaj aktivecoj.

    konkurso

    alfronti. antagonismo. areno. ĉampiono, rikordulo. delevi la ganton. disputi. ekzameno. fervoro. gajni : ricevi, ĉar oni ion bone faris; esti la plej kapabla, lerta aŭ bonŝanca en konkurso (kaj do gajni premion). ĵaluzo. konflikto. konkurbatalo. konkuremo. konkurenco. konkurso : provo eltrovi, kiu estas plej kapabla aŭ plej lerta (sporto, poezio.); konkursi: partopreni en konkurso. konkursvoranto. kontraŭulo. kontraŭstaranto. kontraŭstari. lukto. rivalbatalo. rivali. skermatako. turniro. vetbatalo.


    ekzameni. kurso. lerta. premio. rekompenci. ŝanco.



    Iel rilatitaj:

    agregacix artx biciklx defix dekatlonx ekzamenx kursx lertx premix rekompencx ŝancx