kompakta

kompakt/a (Z)

  1. Densa kaj nedisiĝema: kompakta grundo, papero, pulvoro; neniam estis ŝvelo pli kompakta; kompakta eldono (tre dense presita). [VIDU] disko.
  1. Prezentanta korpon, kies ostoj kaj muskoloj estas kvazaŭ dense kaj solide kunkreskintaj; malsvelta: kompakta montarano.
  1. [MATEMATIKO] (pp spaco, aro) Tia, ke ĉiu malfermita kovraĵo posedas finian subkovraĵon.
  • kompakto
    Io kompakta, i.a.:
    1. libro kompakte kompostita;
    1. Konstru-elemento, speco de artefarita ŝtono ricevita per kompaktigo.
  • kompaktigi
    [MATEMATIKO] Konstrui kompaktan spacon, enhavantan donitan spacon.
  • malkompakta
    Prezentanta erojn aŭ molekulojn, maldense kunigitajn, facile disiĝemajn: malkompakta tero (Z); malkompakta aera, lansimila floro (Z).
    loza.
  • subkompakta
    [MATEMATIKO] Havanta kompaktan superaron.

    kompakta


    Iel rilatitaj:

    fingrx plenx