kategorio

kategori/o (1)

  1. ĉiu el la klasoj, en kiuj oni ordigas samspecajn personojn, objektojn aŭ faktojn: la gramatikaj kategorioj; el tiu ĉi lasta kategorio de proponoj mi povas akcepti nur parton (Z); la provoj (de L.L) de la unua kategorio estis tiel komplikitaj [...] (Z); tiuj du artistoj ne estas en la sama kategorio; ŝi apartenis al tiu kategorio de karakteroj, kiu [...] .
  1. [FILOZOFIO] ĉiu el la plej elementaj eroj de ĉia kogno: la tempo kaj la spaco estas la bazaj kategorioj de la menso; la dek kategorioj de Aristotelo.
  • kategoria
    1. Rilata al kategorio.
    1. Senkondiĉa, firma, nepra, postula, tute klara: kategoria tono, rifuzo; ne formulante kategorian respondon, mi diros, ke [...] (Z); ĉar mi devas paroli kategorie, mi diros [...] (Z); kategorie aserti.

    kategorix


    Iel rilatitaj:

    asertx aspektx klasifikx verx