kamomilo

*kamomil/o

  1. [BOTANIKO] Sp. de matrikario (Matricaria recutita, SIN. M. chamomilla) el Eŭropo, unujara, aroma herbo kun konusforma kapitula receptaklo; la amara infuzaĵo de la floroj (kamomila infuzaĵo) estas kvietiga kaj ŝvitiga. SIN. vera kamomilo.
  1. [KOMUNUZO] Kamomilo 1 kaj parencaj, same uzataj herboj (kelkaj sp-oj el la g-oj antemido, kamemelo, matrikario kaj tanaceto).
  1. [KOMUNUZO] Infuzaĵo de kamomilo 1 aŭ 2.
  • agra kamomilo
    Agra antemido, unu el la kamomiloj 2.
  • granda kamomilo
    Partenio, unu el la kamomiloj 2.
  • Roma kamomilo
    Nobla kamemelo, unu el la kamomiloj 2.
  • vera kamomilo
    Kamomilo 1.

    kamomilo


    Iel rilatitaj:

    herbx