kalko

*kalk/o

[KEMIO] Vulgara nomo de la kalcioksido, CaO, sub diversaj formoj: la vigla (neestingita) kalko estas fabrikata el kalkoŝtono per kalcinado, ĝi servas por mortero; per aldono de akvo ĝi estingiĝas, kaj ŝanĝiĝas al velka (estingita) kalko [KALCIA HIDROKSIDO, CA(OH)2] , kies akva solvaĵo estas konata kiel kalkakvo aŭ kalkolakto, pro la blanka nesolvita precipitaĵo.
gipso, kalcito, stuko. [VIDU] kalkeja, kalkargilo.
  • soda kalko
    Miksaĵo de natria hidroksido (NaOH) kaj kalcia oksido (CaO), uzata kiel sekiganto kaj kiel kaptanto de karbondioksido.
  • kalka
    Rilata al kalko aŭ enhavanta kalkon.
  • kalki (tr)
    1. Surkovri surfacon per kalko, por ĝin blankigi: kalki domon (Z).
    1. [AGRIKULTURO] Surĵeti kalkon (sur kampon), por plibonigi acidajn terojn.
    1. Neŭtrigi per kalko.
  • kalkaĵo
    Substanco, uzata por kalki: oni deskrapu la malnovan kalkaĵon (X).
  • kalkpetro, kalkŝtono
    [GEOLOGIO] [TEKNIKOJ] Sedimenta petro, ĉefe konsistanta el kalcito, el kiu oni per kalcinado faras masonkalkon.
  • dekalkiĝi, senkalkiĝi
    1. Perdi kalkon, ekz. pp. petro.
    1. = senkalciiĝi.
  • rekalkiĝi = rekalciiĝi.
  • klorokalko
    Blanka pulvoro, CaCl (ClO), kies akva solvaĵo estas uzata por blankigi ŝtofojn ktp.

    kalkx


    Iel rilatitaj:

    kulturx murx ŝtonx