kaduka

*kaduk/a

  1. (io) Malfortika, baldaŭ falonta pro malnoveco: kaduka dometo (Z), barilo (Z); mizeraj kadukaj kabanoj (Z); malmodernaj kadukaj balkonoj (Z); vilaĝa dometo en tia kaduka stato (Z).
    velka, kliniĝi, ruiniĝi, ŝanceliĝema.
  1. (iu) Malforta, baldaŭ mortonta pro maljuneco: mia patro estis neniel kaduka, kiam li mortis (Z); miaj kadukaj ostoj iru en la tombon kun ĝojo! (Z); tiel mi atakos tiun ĉi kadukan vivon! (Z); tremanta kaduka korpo (Z).
    kaĥeksia, kripla.
  1. (io) Malfirma, nesekura, baldaŭ finiĝonta: kadukaj esperoj (B); kaduka pruvo (Z); homaj intencoj estas kadukaj kompare kun la dekreto de l' ĉielo (B); sen mi viaj (monaj) aferoj estis tre kadukaj (Z); entrepreno en kaduka stato.
    efemera. [VIDU] fiaski.
  1. (io) Perdinta sian juran efikon pro transpaŝo de difinita templimo, malvalidiĝinta: kaduka klaŭzo.
  • kaduki (ntr) (Z)
    Esti en kaduka stato.
  • kadukaĵo
    Io kaduka; kaduka parto de io.
  • kadukeco
    Stato de iu aŭ io kaduka: muroj estas ĉarmaj nur en kadukeco.
    agonio, krepusko.
  • kadukigi
    Meti en staton kadukan: tiu ĉi lasta leĝo kadukigas la antaŭan proceduron.
  • kadukiĝi
    Iĝi kaduka: homoj kadukiĝintaj morale kaj mense (Z); ĉu, kiam mi kadukiĝis, mi havus ankoraŭ volupton? (X); kadukiĝinta rajto.
  • kadukulo
    Homo kaduka: en iliaj tribaj estis neniu kadukulo (X).
    grizulo.
  • kadukulejo
    Domo, kie oni zorgas pri la kadukuloj: mizerulo, kiu en nia kadukulejo malfacile elspiris sian animon (Z); kuratoro de kadukulejo (Z).
  • aĝokaduka (Z)
    Kaduka 2.
  • menskadukeco
    [MEDICINO] Senkonsciiga malsano de la tro maljunaj homoj.

    kaduka


    Iel rilatitaj:

    agonix aĝx aŭtunx dekadencx junx konstrux