juvelo

*juvel/o

  1. Ornamaĵo, ordinare malgranda, tre multekosta pro la materio (oro, arĝento, gemoj) aŭ la prilaboriteco: en silka vesto kaj brilanta de juveloj (Z); la virinoj portis ĉirkaŭ la kolo siajn orajn kaj perlajn juvelojn (Z).
  1. (f) Grandvaloraĵo: li estas efektive la juvelo de la nacio sia (Z); [BUDHISMO] la tri juveloj (la Budho, la darmo kaj la samgo).
    kolono.
  • juvelaro
    Pluraj juveloj, formantaj tutaĵon: juvelaro el diamantoj.
  • juvelejo
    Magazeno de juvelisto.
  • juvelisto
    Homo, kies metio estas fari aŭ vendi juvelojn: la juvelisto atente rigardis la desegnaĵon (Z).
  • juvelista
    Rilata al juvelisto: juvelista arto (Z); juvelistaj laboraĵoj (Z); juvelista desegnisto (Z).
  • juvelujo
    Skatolo destinita por enteni juvelojn: ĝardenoj puraj kaj elegantaj kiel juvelujo (Z).
  • juvelarto
    La arto desegni kaj elfari juvelojn.
  • juvelŝtono = gemo.

    juvelo

    REVO: [juvelo]
    trezoro.gemo.diamanto.brilianto.smeraldo.karneolo.sukceno.sardo.jacinto.safiro.perlo.koralo.agato.opalo.jaspo.ametisto.turkiso.grenato.rubeno.topazo.jado.bido.koliero.ringo.orel'ringo.broĉo.braceleto.krono.diademo.ora.or'umo.arĝenta.
    kara. meti. oro.

    Iel rilatitaj:

    agato agatx artx arĝentx biĵuterix brelokx brilx darmx karx kronx metx orx verkx vestx ŝtonx