jasmeno

*jasmen/o

[BOTANIKO] G. (Jasminum el oleacoj) de daŭra- aŭ fal-foliaj arbustoj kun tigoj staraj aŭ iom volviĝantaj, kun folioj simplaj aŭ plume kunmetaj, kun 5-sepalaj, 5-petalaj floroj blankaj, flavaj aŭ rozaj, plejofte odoraj, unuopaj, en cumoj aŭ en grapoloj, kaj kun karnaj fruktoj (beroj) nigraj; ĉ. 200 sp-oj el la mezvarmaj, subtropikaj kaj tropikaj regionoj, pluraj kultivataj por ornamo, parfumo aŭ medicino, ekz. la grandflora jasmeno (J. officinale f. grandiforum) kaj la oficina jasmeno (J. officinale): jasmena floro (Z), laŭbo (Z).

jasmeno


Iel rilatitaj:

arbx florx