ironio

ironi/o

  1. Parolfiguro, konsistanta en la esprimado de penso per vortoj malaj: 'Kandido' estas majstraĵo de ironio.
  1. ŝajna alproprigo de la vidmaniero de alia persono farita kun la intenco ĝin ridindigi: ŝi parolis kun plena seriozeco, sen ia eĉ plej malgranda ŝerco aŭ ironio (Z).
  1. Okazaĵo, en si mem favora, sed prezentiĝanta tute maloportune: ironio de la sorto, de la cirkonstancoj.
    moko.
  • Sokrata ironio
    ŝajnigata nescio, esprimata per naivaj demandoj, kaj celanta malkovri la efektivan nescion de la kundiskutanto.
  • tragika ironio
    En tragedio, dramo ks, efekto, konsistanta en tio, ke la paroloj de iu persono havas ian kaŝitan, ofte profetan signifon, ne konsciatan de tiu persono, sed evidentan por la spektanto.
  • ironia
    Plena de ironio: kun ironia kaj malestima rideto (Z); se nesaĝaj homoj ironie rimarkas al vi, ke vi estas ankoraŭ tre malmultaj [...] (Z).
  • ironii (ntr)
    Uzi ironion.
  • ironiaĵo
    Vortoj prezentantaj ironion.


    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj:

    Bajronx ha!