invadi

invad/i (tr) (3)

  1. Perforte eniri kaj ekokupi fremdan landon: la malamikaj armeoj invadis la landon; (f) pesto invadis la tutan insulon.
  1. Grandnombre eniri en iun lokon: la popolamaso invadis la domon; gaja junularo invadis la dancejon; domo, ŝipo invadita de ratoj; (f) nokto invadis la teron (Z); ĝardeno invadita de herbaĉoj; la politiko ĉion invadas.
  • invado
    Ago invadi: la invadoj de la Barbaroj detruis la Roman imperion (B); invado de akridoj.

    Iel rilatitaj:

    arestx atakx