intesto

*intest/o

[ANATOMIO] Parto de la nutrokanalo de post la stomako ĝis la anuso: ĉe la mamuloj estas distingendaj: la maldika intesto (7 m longa ĉe la homo, 40 m ĉe la bovo; konsistanta el duodeno, jejuno kaj ileo, en kiu la nutraĵoj estas submetataj al la efiko de la pankreata suko kaj galo kaj ankaŭ de la intesta suko, antaŭ ol esti sorbataj de la intestaj viloj); la dika intesto (1,5 m longa ĉe la homo; konsistanta el cekumo, kojlo kaj rektumo, kie la digestaj ruboj fermentas, antaŭ ol esti ekskrementataj).
disenterio, enterito.
  • intesta
    Rilata al intesto: intestaj vermoj; intesta inflamo.
  • intestaro
    Tuto de la intestaj ansoj.
  • intestobruo
    Bruo, kaŭzita de la translokiĝo de gasoj kaj likvoj en la intesto.

    intesto


    Iel rilatitaj:

    abdomenx ambrx anusx askaridx balantidx baŭdruĉx bezoarx borborigmx budenx cekumx korpx ĉilx