interpreti

interpret/i (tr) (1)

Atribui difinitan sencon al io, kaj sekve
  1. Traduki parole al fremdulo ion el lingvo de li nekomprenata: la kunveno daŭris kvin horojn, sed la diskutado daŭris efektive nur unu horon, ĉar estis necese interpreti ĉiun paroladon.
  1. Klarigi ion dubsencan kaj malfacile kompreneblan: interpreti tekston, leĝon, sonĝon; tion ni interpretas kiel minacon.
    klarigi, komentarii, signifi.
  1. Elmeti la internan sencon, intencon de artisto per ĝusta prezentado, ludado ks: li mirinde interpretas ŝopenon; brila interpretintino de Ifigenio.
  • interpreto
    1. Vortoj, per kiuj oni interpretas: tio estas duba interpreto de tiu frazo en la Biblio.
    1. La maniero, en kiu io estas komprenata: komenciĝis stranga interpreto de demokratio.
      ekzegezo, gloso, komento.
  • interpretado
    1. Voĉa kaj tuja transdonado en alian lingvon de parola aŭ skriba teksto: interpretado flustra (se oni flustras la tradukon en la orelon samtempe dum la parolado); sinsekva interpretado (okazanta tuj post la eldiro de la originalaĵo); samtempa interpretado (pere de teknikaj instalaĵoj, aŭskultiloj ktp).
    1. Signifklarigado.
    1. Transdonado de la intima senco: fidela interpretado de sonato; brila interpretado de la ĉefaktoroj.
  • interpretilo
    [KOMPUTIKO] Programo, kiu plenumas alian programon, interpretante ĝiajn instrukciojn laŭvice.
    tradukilo.
  • interpretisto
    1. Homo, kies profesio estas interpreti al alilingvuloj: la interparolado estis afabla, tiom almenaŭ kiel ĝi povas esti, kiam oni interparolas per interpretistoj; la interpretisto de la konsulejo, de la ĉefministro.
    1. Aktoro, kantisto k.a., kiu donas interpretadon de arta peco.
  • misinterpreti
    Erare, konfuze interpreti: pro la stumpigo de la Ems-depeŝo, la franca registaro misinterpretis la sintenon de la Prusuja reĝo.
  • sonĝinterpretado
    Arto klarigi ies sonĝojn.

    interpreti

    REVO: [interpreti]
    Brila, mirinda interpretistino de Ifigenia.Mirinde interpreti Chopin.
    klarigi.komentarii.malkaŝi.manipuli : funkciigi per mano; ne honeste, ne lojale trakti aŭinterpreti.signifi : havi kiel precizan sencon; estu interpretata kiel.traduki.
    imiti. inteligenta. signifi.

    Iel rilatitaj:

    bravurx imitx inteligentx signifx tradukx