integri

integr/i (tr)

  1. Enigi en tutaĵon, kunigi erojn en tutaĵon.
  1. a) [BIOLOGIO] (pp ĉelo) Kununuigi mesaĝojn el diversaj ĉeloj aŭ

organoj: neŭrono integras nervajn impulsojn de multaj sinapsoj.
b) [BIOLOGIO] (pp nerva sistemo) Kunordigi diversajn organojn (ekz.
muskolojn) per kununuigo de multaj kaj diversaj
nervomesaĝoj: integranta rolo de la mjelo en paŝado.
  1. [MATEMATIKO] Fari la operacion de integro: integri laŭ kurbo; serion oni rajtas ofte integri sumere.
  • integr (ad)o
    1. La ag(ad)o integri.
    1. [MATEMATIKO] La operacio, kiu al funkcio f asocias la nombron, ± fdx, interpreteblan kiel areon en la kazo de pozitiva funkcio de unu variablo: integrokalkulo; integrosigno; poparta laŭfaktora integro (uzanta la formulon ± fdg = fg - ± gdf).
  • integra
    1. Materie tute kompleta, el kiu oni forprenis nenian parton: akvanto, sumo, liveraĵo.
    1. (pp faruno aŭ bakaĵo) Tutgrajna.
      totala.
    1. [BOTANIKO] (pp rando de organo) Sen ia ajn entranĉaĵo, lobo, krenelo, dento ktp: integra folio (kun rando integra). SIN. integraranda.
  • integraĵo
    [MATEMATIKO] La rezulto de la operacio de integro.
    integralo.
  • laŭlinia integraĵo
    [FIZIKO] Integraĵo laŭ kurbo.
  • integrebla
    Tia, ke oni povas ĝin integri; posedanta integraĵon.
  • integreco
    Eco de io integra: konservi la integrecon de la lando; la integreco de deponaĵo.
  • integriĝi
    Iĝi integrita: oni devas antaŭ ĉio integriĝi al sia ĉirkaŭo.
  • integriĝo
    1. [SOCIOLOGIO] Plifortiĝi de socia ligo inter membroj de grupo.
    1. [SOCIOLOGIO] Proksimiĝo de kelkaj ŝtatoj por defendi komune siajn interesojn: Eŭropa integriĝo.
  • integrismo
    [RELIGIO] Tendenco de tiuj, kiuj pro ligiteco al historie kondiĉitaj tradicioj, rifuzas ĉian evoluon de sia eklezio aŭ religia komunumo; ĝi povas inkludi la strebon subigi la socion al religiaj leĝoj.
  • integristo
    Ano de integrismo.
  • statintegraĵo
    [FIZIKO] (pp kontinuaj distribuoj) Normiga faktoro de la probablodistribuo de fizika sistemo laŭ statistika ensemblo.
    statsumo.
  • integrato
    [MATEMATIKO] La funkcio sub la integrosigno.
  • malintegriĝo
    [FIZIKO] (pp atoma nukleo) ĉiu transformiĝo de atoma nukleo, dum kiu la nukleo disrompiĝas, ekz. betamalintegriĝo aŭ fendado (de nukleoj).

    integrx


    Iel rilatitaj:

    analitikx derivx elektrx