impliki

*implik/i (tr)

  1. Malfaciligi aŭ malhelpi la movojn de iu aŭ io, senorde ĉirkaŭvolvante fadenojn aŭ ĉirkaŭplektante malliberigilojn: la kato implikis siajn piedojn en volvaĵo de kotono (B); implikitaj haroj (B) (
    taŭzi), impliki ĉevalojn per piedrimenoj; fiŝoj implikitaj en reto; buloj da interimplikitaj fadenoj (Z); (f) kiu premas la kapojn, implikas la piedojn (Z).
    bridi, ĝeni, ligi, obstrukci, vindi.
  1. Malfaciligi, malhelpi la agadon de iu aŭ la efikon aŭ solvon de io per komplikaĵoj, senordaĵoj kaj konfuzaĵoj: impliki ilin en proceson en malagrablan aferon (B); vi implikas lin en friponaĵojn (Z); esti implikita en krimo; tiu okazo implikis miajn projektojn (Z); impliki la kalkulojn (B); ni ne impliku la lingvon per tro mallarĝaj reguloj; la historion de M. mi intencis impliki en interplekton da intrigoj (Z); per sia pekado malbona homo sin implikas (X).
  • implika
    Prezentanta implikon: faldoriĉa kaj implika teksaĵo (Z); implika intrigo de dramo.
  • impliko
    Stato de io implikita: impliko de fadenoj, de leĝoj.
  • implikaĵo
    Afero implikita: la proceduro estas eksterordinara implikaĵo; tio povas okazigi internaciajn implikaĵojn.
  • implikiĝi
    Fali en implikon; iĝi implikita:
    1. virŝafo implikiĝis per la kornoj en la arbetaĵoj (X); Kristino kaj Ib implikiĝis en arbetaĵo (Z); birdoj implikiĝintaj en kaptilon (Z);
    1. malvirtuloj implikiĝas en (ne povas eliri el) la malfeliĉo (X); sed tie ĉi li implikiĝis, konfuziĝis kaj estis devigata iom silentis; li volis konjekti la direkton, sed ĉiuj liaj pensoj implikiĝis (B).
  • malimpliki
    Ordigi, klarigi konfuzaĵojn: la arboj estas ligitaj en nemalimplikeblan densaĵon (Z).
  • amimpliko (ark.)
    Neleĝa amrilato.

    implikx


    Iel rilatitaj:

    amx kroĉx