hirudo

*hirud/o

[ZOOLOGIO] G. (Hirudo) de hermafroditaj vermoj el la filumo de anelidoj, kun 3 makzeloj en la buŝo kaj suĉilo ĉe la postaĵo, kiuj suĉas sangon de diversaj animaloj, vivas en sensala akvo kaj estis medicine uzataj: meti hirudojn al iu; ĝi helpos kiel hirud' al mortinto (Z).
  • hirudino
    [KEMIO] Proteino de la salivo de hirudo, malhelpanta la sangokoaguliĝon: la sintezaj hirudinoj estas grandskale uzataj en terapio.
  • hiruduloj
    Klaso (Hirudinea) de anelidoj, al kiu apartenas i.a. hirudo.

    hirudo


    Iel rilatitaj:

    anelidx sangx