hidrangeo

hidrange/o

[BOTANIKO] G. (Hydrangea el hidrangeacoj) de arbustoj, staraj aŭ grimpaj, daŭra- aŭ fal-foliaj, kun blankaj, rozaj aŭ bluaj floroj en apeksaj aŭ akselaj infloreskoj; de iuj sp-oj aŭ kf-oj la ĉirkaŭaj floroj, pli grandaj ol la ceteraj, estas senseksaj, senpetalaj, sed kun petalecaj sepaloj; 23 sp-oj el Ameriko kaj E Azio, pluraj pororname kultivataj, precipe la grandfolia hidrangeo (H. macrophylla), kelkaj medicine uzataj.
hortensio.

hidrangeo


Iel rilatitaj:

akvx