griza

*griz/a

  1. Havanta koloron, kiu estas miksaĵo de blanka kaj nigra: griza kiel cindro; ne ĉio griza estas lupo (Z); liaj lipharoj estas pli grizaj ol liaj vangharoj (Z); (f) grizaj tagoj; teorio estas griza de post Faŭst (K).
  1. (pp haroj) Senkoloriĝinta pro la aĝo: vi ne lasu al liaj grizaj haroj iri en paco en ŝeolon (X); griza barbo saĝon ne atestas (Z).
    blanka.
  • grizo
    Koloro griza: (f): la grizo de lia tro normala vivo tedis lin.
  • grizaĵo
    Loko griza (sur kapo, en desegno ktp).
  • grizeco
    Grizo de la haroj, signo de maljuneco: ĝis la maljuneco kaj grizeco ne forlasu min! (X).
  • grizigi
    Fari iun, ion griza: polvo grizigis la foliojn; la penso pri la morgaŭa tago grizigas liajn harojn (Z).
  • griziĝi
    Iĝi griza: pro la multaj malplezuroj li tute griziĝis (Z); malsaĝulo nek griziĝas nek senhariĝas (Z); griziĝi sub la pafiloj (Z) (veterano); ĝis via griziĝo mi vin portos (X).
  • grizulo
    1. Homo grizhare maljuna: antaŭ grizulo starigu (X) (respekte).
    1. (en popollegendoj, poezio ks) Besto distingebla per sia griza felo (azeno (K), leporo (G)).

    griza


    Ne ĉio griza estas lupo.
    arĝento : blanke-griza valora metalo (Ag) blankocindrokoloraenuagriza : kun koloro de cindro; inter nigra kaj blanka grizajlo.kolorolankoloramaljunulonigroNuboj nigraj, grizaj, malaltaj.palaplumbo : griza, mola, peza metalo (Pb).senkolorasenplezurastano : arĝente blanka/griza, facile fandebla metalo (Sn) zinko : bluegriza metalo (Zn)
    koloro. nigra.

    Iel rilatitaj:

    kolorx nigrx palx panx