fumo

*fum/o

  1. Gasa produkto, miksaĵo de graso, akva vaporo kaj subtilaj solidaj substancoj (cindro, fulgo ks), grizeta aŭ nigreta, pli aŭ malpli densa, leviĝanta el brulanta korpo: ne ekzistas fumo sen fajro (Z); tie iras fumo per densaj nuboj (Z); la ŝipoj estis envolvitaj en fumo de pulvo (Z); kiu estas ŝi, kiu venas el la dezerto, kiel kolono de fumo? (X); el la puto leviĝadis fumo, kiel fumo el granda forno (N); kiel la vinagro por la dentoj kaj la fumo por la okuloj [...] (X); fumo de vulkano, de incendio (Z).
  1. Tiu sama produkto el kelkaj substancoj, donanta sensoplaĉan odoron: k l' odoro ofera en fumo suriris ĉielon; el incensujoj fluis malpezaj rubandoj de fumo (B); la fumo de la incenso, kun la preĝoj de la sanktuloj, leviĝis antaŭ Dio (N); tre plaĉas al mi la blueta fumo de l' cigaro (Z); varma fumo (de tabako) estas por mi malutila (Z).
  1. [BIBLIO] Tiu sama produkto, uzata kiel simbolo de ardanta kolero: el ĝiaj (de Levjatano) nazotruoj eliras fumo, kiel el bolanta kaldrono (X); Dio koleris, leviĝis fumo el lia nazo kaj fajro el lia buĉo (X).
  1. (f) Tiu sama produkto, rigardata kiel simbolo de io momente foriĝanta: la ĉielo disneniiĝos kiel fumo (X); pasis kiel fumo miaj tagoj (X); nutri sin el la fumo de la gloro.
  • fuma
    1. Konsistanta el fumo: fuma vaporo; la spir' de l' titanoj per fumaj nubetoj al li leviĝis (Z); (f) fumaj pensoj.
    1. Plena de fumo: fuma bierejo; fume bruli.
  • *fumi
    1. (ntr) Ellasi fumon: fumas brulanta pajlo, malseka ligno; ĉiuj kamentuboj fumis kaj odoris (Z); fumas petrollampo (malbone alĝustigita), kameno (kun nesufiĉa aertiro); (f) [KEMIO] fumanta nitrata acido, klorida acido.
    1. (ntr) Ellasi sensoplaĉan odoron: l' oferoj fumis sur ĉiuj altaroj kaj la Dioj satiĝis; fumantaj incensujoj (Z).
    1. (ntr) Ellasi minacan fumon: kial, ho Dio, fumas via kolero kontraŭ ili? (X).
    1. (tr) Ardigi, enspirante tra tubo en la buŝon, substancon kiu donas agrablan toksikon: fumi tabakon (Z), opion (B), marihuanon; (analoge) fumi cigaron (Z), pipon (Z); fumi pipon bruna; fumi pipon de opio (B); (abs) oni postulas, ke mi nepre ĉesu fumi (Z).
  • fumado (Z)
    1. Ago de io, kio fumas: la fumado de la kamentuboj signis la vekiĝon de la urbo.
    1. Ago de iu, kiu fumas: pro la ekscitanta preparo de la kongreso mi devis denove komenci la fumadon (Z).
  • fumaĵo (Z)
    1. Fumo, demetiĝinta sur ia surfaco: la plafontraboj, kovritaj de nigra fumaĵo.
    1. [KUIRARTO] Viando aŭ fiŝo, konservita per longa elmetado al fumo.
  • fumaĵi (tr)
    [KUIRARTO] Elmetadi al fumo, por fari konservebla: fumaĵita ŝinko (Z), haringo.
  • fumaĵado (Z)
    Elmetado de viando aŭ fiŝo al fumo, cele al konservo.
  • fumaĵejo
    Ejo, kie oni fumaĵas viandon aŭ fiŝojn.
  • fumanto (Z)
    Homo, kiu fumas: kupeo por fumantoj; impresoj de fumanto de l' opio (B).
  • fumejo
    Aparta salono por fumantoj: en fumejo de l' opio (B); la fumejo de teatro.
  • fumiĝi
    Komenci fumi 1: li ektuŝas la montojn kaj ili fumiĝas (X); la monto Sinaj tuta fumiĝis kaŭze de tio, ke la Eternulo malsupreniris sur ĝin en fajro (X).
  • fumilo (X)
    Incensilo.
  • fumizi
    Blovi fumon sur plantojn, por mortigi insektojn ktp.
  • fumujo
    Speco de vazo, kie oni bruligas parfumojn.
  • fumumi
    Fumaĵi.
  • fumumo
    Fumaĵado.
  • fumkolora
    Grizeta kiel fumo: la kameno kun la fumkolorigita profundo (Z).
  • fumplena
    Plena de troa fumo: fumplena drinkejo.
  • elfumi (tr)
    ĝisfine fumi 4: mi volus elfumi pipon (Z).
  • nefumanto
    Persono, kiu ne praktikas la fumadon: kupeo por nefumantoj.
  • senfuma
    (pp pulvo) Lasanta nenian fumon post la eksplodo.
  • ĉenfumanto
    Persono, kiu fumadas cigaredojn senĉese, ekbruligante unu ĉe la stumpo de la alia.
  • odorfumo
    Incenso: nur puran koron, preĝon, odorfumon al dioj ŝi oferas (Z).

    fumo


    Esprimoj

    Estas malpermesate fumi.
    Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas.
    Kupeo por nefumantoj.
    Ne "licas" fumi.
    Ne ekzistas fumo sen fajro.
    Oni postulas ke mi ĉesu fumi.
    Tre plaĉas al mi la blueta fumo de cigaro (kiu spiralas).

    Kelkaj kunmetaĵoj

    elfumi,fuma,fumado,fumanto,fumaĵado,fumaĵejo,fumaĵi,fumaĵo,fumejo,fumellasilo,fumi,fumilo,fumizi,fumiĝi,fumkolora,fumnebulo,fumnigro,fumo,fumplena,fumtubo,fumujo,fumumi,fumumo,fumvitro,fumŝranko,nefumanto,odorfumo,senfuma,terfumo,ĉenfumanto

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    cigaredo.
    cigaro : tabako volvita en tabakfolio, por fumi.
    fumaĵi : elmetadi viandon aŭ fiŝon al fumo, por fari ĝin konservebla
    fumaĵita eglefino.
    fumigacio.
    pipo.
    tabako : materialo por fumado, el sekigitaj folioj de tabak-planto (Nicotiana tabacum.).
    voluto, fumvoluto.

    Ankaŭ vidu:


    fajro,
    flari,
    forno,
    kuiri,
    sana,
    seka,
    vaporo,
    varma.

    Iel rilatitaj:

    brulx bukanx cigaredx cigarx domx fajrx flarx fornx fumigacix kuirx materialx pipx plenx preĝx salonx sanx sekx tabakx vaporx varmx volutx volvx ŝrankx